Totatiche

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Totatiche (komunumo))
Totatiche
municipo de Meksiko

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Jalisco
Regiono Norte
Poŝtkodo 46170−46197
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 4 217
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 21°56′N 103°27′U  /  21.933°N, 103.45°U / 21.933; -103.45 (Totatiche) (mapo)
Alto 1 760 m
Areo 542,98 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC -6
Situo de Totatiche en Meksiko (Meksiko)
Situo de Totatiche en Meksiko (Meksiko)
DMS
Situo de Totatiche en Meksiko
Situo de Totatiche en Meksiko
Situo de Totatiche en Meksiko

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Totatiche Municipality [+]
vdr

Totatiche estas unu el la 126 komunumoj de la meksika subŝtato Jalisco. La ĉefurbo de la komunumo estas Totatiche. La ŝlosilnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 14 104.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Totatiche apartenas al la regiono Norte kiu situas en la nordo de la subŝtato Jalisco (tiu regiono preskaŭ ne havas ligojn kun la aliaj regionoj; ĝi situas tre insule). Al tiu regiono apartenas 10 komunumoj. La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 4217 loĝantojn. El tiuj estis 2021 viroj kaj 2196 virinoj. La komunumo havas surfacon de 542,98 km². La meza alteco estas 1760 metroj super la marnivelo. La meza jara temperaturo estas 17,9 C. En la komunumo estas 764,9 mm da precipitaĵo jare.

Situo de la koncerna regiono en la subŝtato Jalisco.
Rigardo al Totatiche.

Sociogeografio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1995 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 1888 viroj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 1670 scipovis legi kaj skribi kaj 218 viroj estis analfabetoj. Do 11.55 % de la viroj estis analfabetoj. En la sama jaro en la komunumo vivis 2232 virinoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 1972 sciis legi kaj skribi kaj 260 virinoj estis analfabetoj. Do 11,65 % de la virinoj estis analfabetoj. En 1995 en Totatiche vivis 5581 personoj kiuj aĝis pli ol 5 jaroj. El tiuj estis 10 indiĝenoj. Tio signifas ke 0,179 % de la loĝantaro en la koncerna jaro estis indiĝenoj.

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]