Totenkopfstrasse

El Vikipedio, la libera enciklopedio


La TotenkopfstraßeTotenkopfstrasse (germane por „ŝoseo de la mortokapo) estas 13,6 km longa montopasejo en la Palatinata Arbaro en la rejnland–palatinataj distriktoj Südliche Weinstraße kaj Bad Dürkheim. Ĝi iras de Sankt Martin tra la Haardt, nordokcidenten en la meza palatinata Arbaro ĝis Breitenstein. Ĉe la montoselo Totenkopf altas ĝis 513,7 m. Tie staras la Totenkopfhütte (= mortkapa kabano).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

la Totenkopfhütte sur la montoselo Totenkopf ĉe la Totenkopfstraße

Mortkapa kabano[redakti | redakti fonton]

La kabano, kiu staras sur la montoselo estas mastrumata protektita kabano de la Pfälzerwald-Verein, kiu transprenis ĝin en la jaro 1966.

Vilaĝkerno de St. Martin[redakti | redakti fonton]

La [[mezepoko|mezepoka] vilaĝkerno de Sankt Martin situas proksime de la komenco de la Totenkopfstraße. Ĝi staras sub monumentprotekto.

Paŝteja projekto Sandwiesenweiher[redakti | redakti fonton]

Burgo Breitenstein[redakti | redakti fonton]

Burgo Burgo Breitenstein

Je la nordokcidenta fino de la Totenkopfstraße staras nordokcidente de la domareto Breitenstein la Burgo Breitenstein, kiu estis konstruita en la jaro 1246. Post la detruado en 1470/71 fare de la princelektisto Friedrich la Venkanto la burgo estiĝis ruino.

Galerio[redakti | redakti fonton]