Tra-du-dupligrandigita seslatera prismo
Tra-du-dupligrandigita seslatera prismo | |
Speco | Solido de Johnson |
Verticoj | 14 |
Lateroj | 26 |
Edroj detale | 8 trianguloj 4 kvadratoj 2 seslateroj |
Propraĵoj | konveksa |
En geometrio, la tra-du-dupligrandigita seslatera prismo estas unu el la solidoj de Johnson (J55).
Kiel la nomo sugestas, ĝi povas esti konstruita per pligrandigo de seslatera prismo per aldono de du kvadrataj piramidoj (J1) al du ĝiaj flankaj edroj, lasante 2 flankajn edrojn inter ili.
La pluredro rezultanta per aldono de du piramidoj al najbaraj flankaj edroj estas ne konveksa, kaj tial ne estas solido de Johnson.
La pluredro rezultanta per aldono de du piramidoj al flankaj edroj lasante 1 flankan edron inter ili estas tra-unu-dupligrandigita seslatera prismo (J56).