Tradukoscienco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tradukoscienco estas branĉo de lingvistiko, kiu studas la tradukadon (kaj skriban kaj buŝan) inter lingvoj (precipe fare de homoj). Ĉar ĝi traktas aspekton de la interetna komunikado, oni povas rigardi ĝin subkampo de interlingvistiko.

Pri komputila tradukado (ankaŭ "maŝina tradukado") okupiĝas precipe komputila lingvistiko.