Traktato de Kiel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Traktato de Kielo)

La traktato de Kiel (14-an de januaro 1814) estis packontrakto, kiu finis la batalojn inter Danio kaj Svedio, post la napoleonaj militoj. Laŭ la traktato, Danio transdonis al Svedio Norvegion; tiel ĉesis la dana-norvega unio ekzistanta ekde 1380 kaj malpliiĝis la rolo de Danio en la balta regiono kaj Eŭropo. La aliĝo de Norvegio al Svedio estis rekompenco pro la perdo de Finnlando kaj insularo Alando en 1809 favore al Rusio.

La norvegoj kontraŭstaris eĉ la malnovan union kaj nun ili ellaboris sian konstitucion. Ĉar ili eĉ ekbatalis, Svedio akceptis la konstitucion, tiel formiĝis la sveda–norvega unio, ekzistanta ĝis 1905. Kvankam Danio pluposedis Gronlandon, Islandon kaj la Feroojn – kiun la norvegoj vidis kiel sian praposedaĵon –, perdo de Norvegio forte tuŝis la politikan kaj ekonomian vivon de Danio.