Traktato de Internacia Maro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Traktato de alta maro)
Maraj protektitaj areoj aktuale de 2020 (datumo de MPAtlas).[1]
Internacia maro estas la areoj montritaj en malhelbluo en ĉi tiu mapo, t.e. ekster eksklusivaj ekonomiaj zonoj kiuj estas markitaj en helbluo.

La Traktato de Internacia maro de Unuiĝintaj Nacioj estas leĝa instrumento de la Konvencio de la Unuiĝintaj Nacioj pri Marjuro (UNCLOS), konsentita de interregistara konferenco ĉe la UN la 4-an de marto 2023 [2]. La traktato provizos laŭleĝan kadron por establadi marajn protektita areojn (MPA-oj) por protekti kontraŭ la perdo de faŭno kaj interŝanĝi la genetikajn rimedojn de la internacia maro. Do temas pri protekto de la akvoj kiuj estas ekster la teritoriaj akvoj de landoj.

Ĝi inkluzivas la establon de konferenco de la partioj (KdP) kiu renkontos periode kaj ebligas subskribintajn ŝtatojn (pli ol 100 landoj el la membroŝtatoj de Unuiĝintaj Nacioj) esti tenataj al ordo pri la efektivigo de tiu-ĉi traktato.[3] Antaŭ ol la traktato povas esti efektivigita, ĝi devas esti formale adoptita ĉe lasta sesio de UN kaj tiam ratifikita de almenaŭ sesdek partioj al la traktato.[2]

La signifo de tiu-ĉi interkonsento estos ke unue en la historio, la vastaĵoj de la alta maro ricevos internacian mediprotekton. Tiel la interkonsento devus helpi atingi la celon de protektita statuso por 30% de la maro kaj tera areoj ĝis la fino de la 2020-aj jaroj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Marine Protection Atlas (angle). Alirita 2022-05-24.
  2. 2,0 2,1 "What is the UN High Seas Treaty and why is it needed?", BBC News, 2023-03-05. Kontrolita 2023-03-05. (en-GB)
  3. McVeigh, Karen, "High seas treaty: historic deal to protect international waters finally reached at UN", The Guardian, 2023-03-05. (en-GB)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]