Tramtransporto en Honkongo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tramtransporto en Honkongo
Tramo en Honkongo
Tramo en Honkongo
tramtransporto
Ĝeneralaj informoj
Loko  Honkongo
Transportsistema speco tramo
Komenco de trafiko 1904
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 30 km
Nombro de linioj 1
Nombro de veturiloj 165
Nombro de stacioj 120
Aliaj informoj
Traklarĝo 1 067 mm
Transportisto RATP Dev Transdev Asia
vdr
Wikimania 2013, Hongkongo
Blua tramo

Tramtransporto en Honkongo (ĉine 香港電車, angle Hong Kong Tramways, HKT) estas etŝpura (1 067 mm) tramsistemo en Honkongo. Posedata kaj funkciigata fare de RATP Dev, la tramo veturas sur Honkonga Insulo inter Kennedy Town kaj Shau Kei Wan, kun branĉo cirkulanta tra Happy Valley.

La tramsistemo de Honkongo estas unu el la plej fruaj formoj de publika transporto en la metropolo, ĝi malfermiĝis en 1904 sub brita regado. Ĝi uzis elektrajn tramojn ekde sia inaŭguro, kaj neniam uzis ĉevalan aŭ vaporforton. Ĝi posedas la plej grandan funkciantan duetaĝan tramfloton en la mondo, kaj estas tre malofta ekzemplo de tramsistemo kiu uzas ilin ekskluzive. Krom esti uzata de navedantoj, la sistemo estas populara ĉe turistoj, kaj estas unu el la plej ekologiemaj manieroj vojaĝi en la urbo.


Mapo


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]