Tramtransporto en Toronto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tramtransporto en Toronto
Moderna tramo
Moderna tramo
tramtransporto
Ĝeneralaj informoj
Loko Toronto, Ontario
 Kanado
Transportsistema speco tramo
Komenco de trafiko 1861
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 83 km
Nombro de linioj 11
Nombro de stacioj 685
Aliaj informoj
Traklarĝo 1 435 mm
Transportisto Toronto Transit Commission
vdr

Tramtransporto en Toronto (angle Toronto streetcar system) estas unu el la sistemoj de publika transporto servantaj la urbon Toronto, en la provinco Ontario en Kanado. Ĝi konsistas el dek unu linioj administrataj fare de "Toronto Transit Commission", la publika firmao respondeca por administrado de la publika transporto de la urbo. La tramreto, kies plej granda parto estis konstruita en la 19-a jarcento, estas plejparte koncentrita en la centraj distriktoj de la urbo, same kiel sur la marbordoj de Lago Ontario. Male al novgeneraciaj tramoj kiuj veturas pli ofte sur siaj propraj koridoroj, la historiaj tramlinioj de Toronto partigas sian itineron kun aŭtotrafiko, kie haltoj estas faritaj laŭ la peto de vojaĝantoj, kiel estas la kazo por busoj. Tamen kelkaj linioj profitas, sur ĉio aŭ parto de sia itinero, el dediĉita fervoja sistemo.

Mapo

Linioj[redakti | redakti fonton]

Itinero Longo
(km)
Finstacioj
501 Queen 24,6 Neville Park Loop ↔ Long Branch Loop
503 Kingston Rd 9,8 Bingham Loop ↔ York Street
504 King 504A: 10,4

504B: 9,6
  • 504A: Distillery Loop ↔ Dundas West Station
  • 504B: Broadview Station ↔ Dufferin Gate Loop
505 Dundas 10,9 Broadview Station ↔ Dundas West Station
506 Carlton 15,1 Main Street Station ↔ High Park Loop
508 Lake Shore 18,9 Parliament Street ↔ Long Branch Loop
509 Harbourfront 4,4 Union Station ↔ Exhibition Loop
510 Spadina 5,4 Union Station ↔ Spadina Station
511 Bathurst 5,3 Bathurst Station ↔ Exhibition Loop
512 St. Clair 7,1 St. Clair Station ↔ Gunns Loop

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]