Trans-novgvineaj lingvoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Trans-novgvineaj lingvoj
La diversaj familioj konstituantaj la Trans-novgvineajn lingvojn laŭ koncepto de Ross. Areo blanka estas neloĝata, bruna estas areo de aŭstroneziaj lingvoj, kaj griza de ne-Trans-novgvineaj papuaj lingvofamilioj. Pri koloroj de la membraj lingvofamilioj vidu tekste. La plej granda diverseco je Trans-novgvineaj lingvoj estas en la orienta montaro (laŭ Ross 2005).
La diversaj familioj konstituantaj la Trans-novgvineajn lingvojn laŭ koncepto de Ross. Areo blanka estas neloĝata, bruna estas areo de aŭstroneziaj lingvoj, kaj griza de ne-Trans-novgvineaj papuaj lingvofamilioj. Pri koloroj de la membraj lingvofamilioj vidu tekste. La plej granda diverseco je Trans-novgvineaj lingvoj estas en la orienta montaro (laŭ Ross 2005).
Bazaj informoj
Regiono Nov-Gvineo, Malgrandaj Sundaj Insuloj, Molukoj
Apartenantaj lingvoj kaj familioj Angaj, Avin-Paaj, Binandereaj, Bosaviaj
Centraj kaj sudaj novgvineaj (pluraj branĉoj),
Ĉimbu-Vahgiaj, Damala, Dema, Duna-Pogajaj,
Orientaj Striklandaj, Elemaj, Engaj, ? Fasua,
Finisteraj-Huonaj, Gogodala-Sukiaj, ? Goilalaj
Ipiko-Minanibaj ("enlandaj golfaj"), Kainantu-Gorokaj, Kamula, Kajagaraj
? Kaure-Kaporiaj, ? Kivaj-Poromeaj, Kolopomaj
? Orientaj Kutubuaj Madangaj, Marindaj, Mekaj, Mora, Moraoria,
? Pavaja, Sudaj Birdokapaj
Sudorientaj Papuaj (pluraj branĉoj), Sumeria ("Tanah Merah"),
? Teberaj, Tirioaj, Turama-Kikoriaj, Virua,
Okcidentaj Trans-novgvineaj (pluraj branĉoj)
Demandosigno signas pridisputatan apartenon.
Lingvaj kodoj
  SIL 17-1038
vdr

Trans-novgvineaj lingvoj (TNG) - angle Trans–New Guinea languages - estas vasta familio de papuaj lingvoj parolataj en Nov-Gvineo kaj apudaj insuloj. Eble temas pri la laŭ nombro de unuopaj familioj tria plej granda lingvofamilio en la mondo. La kerno de la lingvofamilio estas konsiderata esti starigita, sed ĝiaj limoj kaj suma membraro estas malcertaj. Estis tri ĉefaj proponoj pri subgrupigo de la lingvofamilio, el kiuj plej akceptiĝis tiu de la aŭstralia lingvosciencisto Malcolm David Ross.

Listigo

La sekva listigo geografie grupigas la unuopajn lingvarojn, kaj atribuas koloron uzatan en la mapo dekstre.

Papuo,
de okcidento al oriento

  •  Sudaj Birdokapaj
  •  Okcidentaj Trans-novgvineaj
  •  Kaureaj
  •  Pauvasiaj
  •  Mekaj
  •  Asmat-Kamoroaj
  •  Avju-Dumutaj
  •  Okaj
  •  Kajagaraj
  •  Marindaj
  •  Kolopomaj
  • novgvineaj altejoj,
    de okcidento al oriento

  •  Avin-Paaj
  •  Orientaj Striklandaj
  •  Duna
  •  Bosaviaj
  •  Engaj
  •  Okcidentaj Kutubuanaj
  •  Orientaj Kutubuanaj
  •  Ĉimbu-Vahgiaj
  •  Kainantu-Gorokaj
  •  Madangaj
  •  Finisteraj-Huonaj
  • Suda Novgvineo,
    de oriento al okcidento

  •  Binandereaj
  •  Sudorientaj novgvineaj
  •  Angaj
  •  Elemaj
  •  Teberaj
  •  Turama-Kikoriaj
  •  Kivaj-Poromeaj
  •  Enlandaj golfaj
  •  Gogodala-Sukiaj
  •  Tirioaj
  •  izolataj
  • Esperantlingvaj terminoj

    En Esperanto ĝis nun apenaŭ ekzistas literaturo pri unuopaj lingvoj de la lingvaro, kaj la jen uzataj esperantlingvaj nomoj de sublingvaroj kaj unuopaj lingvoj certe adapteblas en kazo de plimultiĝo de literaturaj fontoj. Eble la sola esperantisto, kiu en la 20-a jarcento okupiĝis profunde pri la etnoj kaj iom pri la lingvoj de Papuo-Novgvineo, estis la ĵurnalisto, verkisto kaj mondvojaĝanto Tibor Sekelj. Li en 1970 en Papuo-Novgvineo renkontiĝis kun pluraj etnoj kiuj ĝis tiam havis nur tre malmultajn kontaktojn kun okcidentece civilizita mondo, kaj inter alie vizitis la tribon de Asarooj, kies anoj parolas la asaroan, lingvon el la finistera grupo de la lingvaro nun nomata trans-novgvinea. Li ĉe la Asarooj fariĝis ano de la «klano de argilaj spiritoj» kaj spertis kelkajn streĉajn situaciojn, sed sukcesis bone elsaviĝi.

    Referencoj

    En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Trans–New Guinea languages en la angla Vikipedio.