Transkaŭkaza Federacia Soveta Socialisma Respubliko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de Transkaŭkaza Federacia Soveta Socialisma Respubliko.
Blazonŝildo de la respubliko

La Transkaŭkaza Soveta Federacia Socialisma Respubliko (ruse Закавказская Советская Федеративная Социалистическая Республика, ЗСФСР) estis soveta respubliko je mallonga ekzistado (19221936) aprobita en la 1-a kunveno de komunistaj partioj de Azerbajĝano, Armenio kaj Kartvelio en februaro en 1922 kiuj estis tradicie konataj kiel la transkaŭkazaj respublikoj en Sovetio. La ĉefurbo de la respubliko estis Tbiliso en Kartvelio. La originoj de la respubliko troviĝas en la disiĝo de la Rusa Imperio en 1917, dum la Rusa Revolucio, kiam la provincoj de Kaŭkazio apartiĝis kaj kreis sian propran federacian ŝtaton, nomata Transkaŭkaza Federacia Demokratia Respubliko. La malsamaj naciaj interesoj en la milito kontraŭ Turkio disigis la respublikon post duonjaro de la fondiĝo en aprilo 1918.

En la sekvaj jaroj la tri respublikoj suferis enlandajn militojn kaj la intervenon en la konfliktoj far la Ruĝa Armeo kaj ili fariĝis altrude sovetaj respublikoj. En decembro 1922, la tuta teritorio estis arigata kiel respubliko. En 1936, la respubliko estis disigita, la tri landoj fariĝis la SSR de Kartvelio, la SSR de Armenio kaj la SSR de Azerbajĝano.