Transstrato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
"Cour des Voraces"

Transstrato estas la esperantigo de la arpitana vorto Traboule, el la verbo trabuli (el la latina transambulare via la vulgara latino trabulare: Transiri). Tiu temas pri strateto trans la domoj, rekte interkunliganta stratojn.

Tiu vorto ekzistas nur en Arpitanio, ĉefe Liono kaj Saint-Etienne, sed ankaŭ en Chambéry, kie ĉi stratetoj estas nomataj Allée.

La lionaj transstratoj ĉefe troviĝas en la kvartalo Vieux Lyon kaj Croix-Rousse. La plej fama transstrato estas tie: la Traboule de la cour des Voraces. Estas memorejo de la Ribelo de la Kanusoj.