Transterena skiado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Transterena skiado
sporta fako
liberstila skiado
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
ekzemplo de kvarpersona konkuro de transterena skiado

Transterena skiado - malpli longe ankaŭ nomebla terenskiado - estas konkurso de skiado kiu asimilas terenajn trajtojn tradicie trovitajn en liberstila skiado kun kursoj kiuj inkludas grand-aerajn saltojn kaj vastajn turnojn. Malgraŭ la fakto ke ĝi estas tempigita vetkura okazaĵo, ĝi ofte estas konsiderita speco de liberstila skiado. Kio distingas terenskiadon de aliaj disciplinoj de alpa skiado estas ke ĝi implikas pli ol unu skianton konkurante laŭ la kurso - kutime kvar skiistoj samtempe ekas. Ajna intencita kontakto kun aliaj konkurantoj kiel kaptado aŭ ajnaj aliaj formoj de kontakto intencitaj doni al la konkuranto avantaĝon kondukas al malkvalifikigo.

Transterena skiado estas parto de la "liberstila monda skia ĉampioneco", la mondĉampioneco organizita de la Federacio Internacia de Skiado (FIS) por liberstila skiado. Unue organizita en 1986, la mondĉampioneco nun estas okazigita ĉiun neparan jaron. En la Vintra Olimpiko 2010 la sporto debutis en la Vintraj Olimpikoj kaj estas parto de la vintraj eventoj ekde tiam.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]