Rostostango

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Trapikilo)
rostita ŝafaĵo

Rostostango (aŭ trapikilo) estas maldika metal- aŭ lignobastono, uzata por teni pecetojn da nutraĵo (plej ofte viandaĵo) por rosti ĝin.

Metala rostostango estas tipe el senrusta ŝtalo kun pintigita fino kaj ofte iom tordita aŭ entranĉita surfaco por malfaciligi defalon de la nutraĵo.

Ŝatataj nutraĵoj rostitaj per rostostango[redakti | redakti fonton]

ŝaŝliko (rusa kuirarto), kebabo (irana), jakitorio (japana), lardo (ofte kun cepo) (hungara), sateo (indonezia)