Sateo
Sateo (indonezie Sate) estas loka manĝaĵo de Singapuro, Indonezio, Malajzio kaj la Filipinoj. Kutime ĝi estas farita el rostita viando sur bambuaj rostostangoj kun cepoj kaj saŭco (plejofte arakida saŭco).
La manĝaĵo estas inventita de javaj stratvendistoj.[1]
La plej konataj sateoj estas:
- sate babi (porkaĵo)
- sate ajam (kokaĵo)
- sate kambing (kapraĵo)
- sate udang (salikokoj)
- sate kere (tempeo) estas vegetara sateo.