TrekMovie.com

El Vikipedio, la libera enciklopedio

TrekMovie.com estas reta novaĵejo kaj retejo pri Star Trek. Ĝi enhavas novajn raportojn pri la filmoj, televido kaj interreta serio, kaj aliaj aferoj rilataj al "Star Trek".

La retejo estis fondita de fano de Star Trek Anthony Pascale, kiel retejo, kiu celis alporti precizajn kaj ĝisdatigitajn novaĵojn kaj informojn pri "Star Trek". TrekMovie.com estis lanĉita kiel The Trek XI Raport la 15-an de julio 2006, la saman tagon, kiam oni anoncis, ke J. J. Abrams reĝisoros novan filmon de Star Trek. Kun la tempo, TrekMovie.com gajnis reputacion por kolekti novaĵojn pri "Star Trek" kaj estis citita kiel fonto de retejoj kiel Slashdot, Fark, SciFiWire, Yahoo! Filmoj kaj aliaj. Pascale kaj sia retejo ankaŭ estis cititaj de la G4TV, diversaj lokaj televidstacioj kaj de The Wall Street Journal .