Trezoro de Staffordshire

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manŝirmilo
Oraĵoj el la trezoro

La trezoro de Staffordshire estas la plej granda aro de anglosaksaj oraĵoj iam ajn elfosita.

La trezoro estis eltrovata la 5-an de julio 2009 de Tony Herbert (inter kies ŝatokupoj estas la eltrovo de metalaĵoj en la grundo) en kampo posedata de Fred Johnson proksime al Lichfield. S-ro Herbert elfosis plurajn oraĵojn kaj informis la instancojn. Sekvis profesiaj esploroj far arkeologoj. La trezoro enhavas ĉirkaŭ 1,500 aĵojn, plejparte orajn, kvankam iuj estas arĝentaj. Inter ili estas multaj valoraj manŝirmiloj kaj ornamaĵoj forprenataj de armiloj. Al tia forpreno de valoraj armilaj ornamaĵoj aludas la epopeo Beowulf.

Ne certas kiel kuniĝis la trezoro (eble estis trofeoj el pluraj bataloj) nek al kiu ĝi apartenis: la kvanto de la aĵoj sugestas ke eble ĝi estis posedaĵo de reĝo de Mercia, kiu estis potenca anglosaksa regno. Spertuloj debatas ĉu la trezoro datiĝas de la sepa aŭ frua oka jarcento, ĉu de la malfrua oka aŭ frua naŭa jarcento.