Tribaj komicioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tribaj komicoj)

En la Roma respubliko, la tribaj komicioj estis popola asembleo, laŭ kelkaj[1] sama de la pleba koncilo ekde la Lex Hortensia de 287 a. K., laŭ aliaj[2] ne. Tiu asembleo elektis la subajn magistratojn (kvestorojn kaj kurulajn edilojn), pribalotis leĝojn proponitajn al si, kaj prijuĝis negravajn procesojn (la plej gravajn prijuĝis la centuriaj komicioj).

Por la elektoj kaj balotoj, la popolo estis disigita je triboj (komence laŭ loĝloko, poste laŭ la volo de la censoroj do fakte laŭ riĉeco[3]): je kvar urbaj kaj je multaj kamparaj; ĉiom je verŝajne dudek fine de la 5-a jarcento a. K. kaj je tridek kvin ekde meze de la 3-a. Ĉiu tribano voĉdonis publike; decidis la plimulto de la triboj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. G. Bloch kaj J. Carcopino, Des Gracques à Sylla, PUF, "Glotz", Paris, 1935, p. 23 (citita en Rougé, p. 24)
  2. Rougé (vidu ĉe Literaturo)
  3. Rougé, p. 25

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Rougé, Jean: Les institutions romaines. De la Rome royale à la Rome chrétienne, Armand Colin, 1969 (1991) ISBN 2-200-32201-1 , p. 24 - 25