Trichaptum biforme

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Trichaptum biforme (ebla esperantigo: lilaranda unutavola poliporo ) estas fungospecio en familio Polyporaceae. Ĝi estas unujara fungo, kreskas sur defalintaj arbopartoj, formortantaj falfoliaj arboj, plej ofte sur fago, kvekro, tilio, betulo. Ĝi estas t.n. blanka putriganto, tio estas, ĝi samtempe, paralele malkombinas du ĉefajn komponenton de la ligno: la celulozon kaj la ligninon.

Ĝia koloro varias dum ties aĝo. La junaj fungoj estas tute lilaj, dum la lileco restas ĉe la pli maljunaj fungoj ĉe la rando. Plia parto de la fungo iĝas bruneta. Ĉe la maljuna fungo eĉ la lila rando malaperas kaj la tuta fungo iĝas senkarakterize grizkolora. Sur tiu ofte aperas verdaj alga kovraĵo. La himenio de la fungo ne estas unueca, la rinda, kvadrataj poroj de la himenio maljuniĝante fendiĝas, iĝas dentaj.

Ĝi similas al Chondrostereum purpureum, sed tiu lasta havas glatan himenion kun nefendiganxtaj poroj kaj plurtavolan strukturon.

Ekstera ligo[redakti | redakti fonton]