Tridek tri dioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tridek-tri dioj)

La tridek tri dioj (sanskrite trayastriṃśat) estas Hindua diaro. Estas tri specoj de grandaj dioj: la Aditjidoj, la Elementodioj, kaj la Rudridoj. Sub la grandaj dioj estas la diaĵoj: ŝtormodiaĵoj kaj sadhjidoj. Jen estas la 33:

  • Ok elementodioj: Patro Djaŭso (Ĉielo), Patrino Pritvio (Tero), Vajuo (Aero), Agnio (Fajro), Nakŝatro (Steloj), Antarikŝo (Atmosfero), Surjo (Suno), Ĉandro (Luno)
  • Dek-du Aditjidoj (idoj de Aditjo, personigaj dioj): Viŝnuo, Arjamo, Indro (Ŝakro), Tvastaro, Varuno, Bhago, Savitaro, Vivasvano, Mitrao, Puŝano, Dakŝo.
  • Dek-unu Rudridoj (ŝtormaj dioj, idoj aŭ aspektoj de Ŝivo)
    • Kvin Abstraktoj: Anando (Feliĉego), Manaso (Pensado), Prano (Spirado, Vivo), Vako (Parolado)
    • Kvin Nomoj de Ŝivo: Iŝano (Malkaŝanta Gracio), Tatpuruŝo (Kaŝanta Gracio), Aghoro (Rejuniĝo), Vamadevo (Konservanta Aspekto), Sadjoĝato (Naskita Unufoje)
  • Du Sunĝemeloj (dioj de sunleviĝo kaj sunsubiro): Nasatjo (Sano), Dasro (Medicino)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]