Tripso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tripso
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Klaso: Insektoj Insecta
Subklaso: Pterigotoj Pterygota
Ordo: Tizanopteroj Thysanoptera

Tripso (ordo de la Tizanopteroj) estas eta, svelta insekto kun franĝaj flugiloj (tial la scienca nomo, el la greka thysanos (franĝo) + pteron (flugilo)). Alia ordinara nomo estas TondromuŝoTondrocimo. Tripsoj manĝas variajn nutraĵojn tiel planta kiel animala per piko kaj suĉado de la enhavo. Multaj tripsoj estas plago, ĉar ili manĝas plantojn kun komerca valoro. Kelkaj specioj da tripsoj manĝas aliajn insektojn aŭ akarojn kaj tial estas utilaj, dum aliaj manĝas sporojn de fungoj aŭ polenojn. Ĝis nun ĉirkaŭ 5000 specioj estas priskribitaj.

Tripsoj ĝenerale estas malgrandaj (1 mm longa aŭ malpli) ne estas bonaj flugantoj — kvankam ili povas esti portataj de la vento por longaj distancoj. Dum bonaj cirkonstancoj multaj specioj povas eksplode plinombriĝi kaj svarmi ĉien, kaŭzante ĝenon por la homoj.

La vorto tripso estas el la greka kaj signifas Arbara Laŭso. (Ref: Kirk, W. D. J. (1996). Thrips. Naturalists’ Handbooks 25. The Richmond Publishing Co. Ltd.).

Tripso

















Eksteraj ligiloj