Tripso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tizanopteroj)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tizanoptero

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Klaso: Insektoj Insecta
Subklaso: Pterigotoj Pterygota
Superordo: Exopterygota
Ordo: Thysanoptera
Haliday, 1836
Familioj

Terebrantia

Adiheterothripidae
Aeolothripidae
Fauriellidae
Hemithripidae
Heterothripidae
Karataothripidae
Melanthripidae
Merothripidae
Thripidae
Triassothripidae
Uzelothripidae

Tubulifera

Phlaeothripidae
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

TripsojTizanopteroj (ordo Thysanoptera) estas etaj, sveltaj insektoj kun franĝaj flugiloj (tial la nomo de la ordo, el la greka thysanos (franĝo) + pteron (flugilo)). Ili manĝas variajn nutraĵojn ĉu el planto ĉu el besto per piko kaj suĉado de la enhavo. Multaj tripsoj estas konsiderataj plagoj, ĉar ili manĝas plantojn kun komerca valoro. Kelkaj specioj da tripsoj manĝas aliajn insektojn aŭ akarojn kaj tial estas utilaj, dum aliaj manĝas sporojn de fungoj aŭ polenojn. Ĝis nun ĉirkaŭ 5000 specioj estas priskribitaj.

Tripsoj ĝenerale estas malgrandaj (1mm longaj aŭ malpli) kaj ne estas bonaj flugantoj — kvankam ili povas esti portataj de la vento ĝis longaj distancoj. Dum bonaj cirkonstancoj multaj specioj povas eksplode plinombriĝi kaj svarmi ĉien, kaŭzante ĝenon por la homoj.

La vorto tripso estas el la greka kaj signifas Arbara Laŭso. (Ref: Kirk, W. D. J. (1996). Thrips. Naturalists’ Handbooks 25. The Richmond Publishing Co. Ltd.).

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

Tripsoj dividiĝas je la du subordoj Terebrantia kaj Tubulifera. Tutmonde ekzistas 5.500 specioj, el ili proksimume 400 troviĝas en Mezeŭropo. Ne plu uzata scienca nomo de la insekto, Physopoda (vezikpieduloj), atentigis pri la vezikecaj dikaĵoj je la lasta membro de la piedoj, kiuj funkcias kiel suĉiloj kaj servas por teni ĝin.

Tripsoj kiel damaĝantoj[redakti | redakti fonton]

En Mezeŭropo la specioj Anaphothrips obscurus, Aptinothrips rufus, Aptinothrips stylifer, Chirothrips manaticus, Franklliniella tenuicornis, Haplothrips aculeatus, Haplothrips tritici, Limothrips cerealium, Limothrips denticornis, Stenothrips graminum, Thrips angusticeps estas la ekonomie plej gravaj damaĝantoj de greno kaj aliaj poacoj.

Tripso

















Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]