Trombocito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
De maldekstre al dekstre ruga globulo, plateto kaj blanka globulo.

Trombocitoj (sangoplateto, simple plateto) estas sangoĉeloj en grando de 1-4 μm ĉe mamuloj. Ili ne havas nukleon ĉe mamuloj, la aliaj bestoj ja havas. Ili estiĝas en la ruĝa medolo el la megakariocitoj (ĉe mamuloj), post la disiĝo de ties citoplasmo. Tamen oni nuntempe scias ke la platetoj (kvankam sennukleaj en la homoj) retenas citoplasman metabolon, kaj pro tio oni povas taksi ilin kiel etaj sennukleaj ĉeloj. La homo havas trombocitojn 150.000-400.000/mm3 (kubikmilimetro, mikrolitro, 10−6 litro)

Ili kunefikas en la sangokoaguliĝo. Se la arterio, vejno difektiĝas, tie grupiĝas trombocitoj interplektiĝantaj. Iom post iom la difektita loko ŝtopiĝas per fibrina proteino koagulita el solvita fibrinogena proteino. La fibrinfadenoj formas retan konstruon kun la koagulaĵo, ŝtopante la difektiĝon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]