Truita ondokonduktilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La truita ondokonduktila anteno uzata per radaro por trafika observado (vidu emfazitan areon). La cirkvitoj kaj regilo de movo de la anteno estas en la domo pli sube de la anteno.
Truita ondokonduktilo por 2,4 GHz

Truita ondokonduktilo estas ondokonduktilo kiu estas uzata kiel anteno en mikroondaj (kutime radaraj) aplikoj.

Por komparo, en la parabola anteno, nutrokorno je la fino de ondokonduktilo direktigas konusan faskon de eligata energio en la reflektilon, per kiu la fasko estas fokusata en mallarĝan paralelan faskon. Energio reflektita de la celoj kaj la ĉirkaŭaĵo sekvas la rean vojon kaj estas fokusata per la reflektilo en la nutrokornon de kie ĝi vojaĝas reen al la ricevilo. La reflektilo devas esti konstruita kun precizeco difinita per la ondolongo uzita. Por unu centimetra ondolongo, reflektila precizeco de unu aŭ du milimetroj devus esti adekvata.

Truita ondokonduktilo ne havas reflektilon sed disradias senpere tra la truoj. La situo de la truoj estas grava kaj distanco inter ili estas entjera oblo de la ondolongo ene de la ondokonduktilo. La efiko de ĉi tiu geometrio estas al formi antenon kun alta amplifo, kiu estas alte direktanta en la ebeno de la anteno. Sen aldonaj rimedoj truita ondokonduktilo estas ne tiel kompetenta kiel parabola reflektilo, ĉar mankas ebleco fokusi en la orta ebeno. La antena fokusado en la orta ebeno estas kutime farata per la apliko de mikroonda lenso alfiksita al antaŭo de la anteno.

Truita ondokonduktilo estas multe pli firma ol parabola kaj estas malpli multekosta en konstruado.

Kutime truita ondokonduktila anteno estas protektita per mikroonde travidebla materialo, kiu povas vide obskuri la truojn. Tamen ĝi estas facile distingebla de parabola reflektilo per ĝia plata aŭ tuba formo. La ondokonduktilo enhavas laŭlongajn tranĉojn de amplekso de proksimume 1/4 de ondolongo, je distanco de 1/2 ondolongo. La amplifo de 16-trua anteno estas inter 12 kaj 14 db.

En rilatantaj aplikoj, tiel nomita likaj ondokonduktiloj estas uzitaj por mezurado de situo de trajno en metroo. Ili estas uzataj por difini la precizan pozicion de la trajno kiam ĝi estas alvenanta por halti je stacio, por ke la pordoj okazu ĝuste ĉe bezonataj punktoj de la kajo aŭ ĉe la aro de pordoj muntitaj sur la kajo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]