Tunela efiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Tunela efiko estas tiu fenomeno en la fiziko, kiam atomaj korpuskloj povas trairi potencialajn barilojn ankaŭ tiam, se ties energio estas malpli ol tiu de la barilo. Laŭ leĝoj de la klasika fiziko, tio estus neebla, sed la kvantuma meĥaniko ebligas tion. Per helpo de la tunel-efiko estas klarigebla inter alie la alfa-disfalo de la atomkernoj. La teknika apliko de la tunel-efiko estas la tunel-efika mikroskopo.

La efikon malkovris en 1897 Robert Williams Wood, sed ne povis klarigi tion. La bazojn por la klarigo faris en 1926 Gregor Wentzel, Hendrik Anthony Kramers kaj Leon Brillouin per la t.n. WKB-metodo.

Oni uzas la tunel-efikon ĉe grand-erigaj kampaj elektron- (1936) kaj jonmikroskopoj (1951). Tiujn evoluigis Erwin Wilhelm Müller en Berlino. Tiuj ebligis atoman detaligon.

Plua apliko de la tunel-efiko okazas inter alie ĉe tuneldiodoj (Leo Esaki, 1957), en suprakonduktado, tunel-efika mikroskopo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]