Turingia apotekomuzeo (Bad Langensalza)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Haus Rosenthal - sidejo de la muzeo estante mem juvelaĵo konstrua.
Vitrinoj el apotekoj kaj informtabuloj.

La Turingia apotekomuzeo (germane: Thüringer Apothekenmuseum) troviĝas en la domo Haus Rosenthal en Bad Langensalza, Bergstraße nr 15a.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ekde la 18-a de majo 2014 Bad Langensalza ĝojas pri instalo de nova muzeo. En unu el la plej malnovaj trabfakaĵoj sur 276 m² prezentas sin elmontrado pri la farmacia historio de la 18-a ĝis la 20-a jarcento.

Montratas altvaloraj ujoj el vitro, porcelano kaj ligno, farmaciaj laboriloj ekz. por la preparado de piluloj, ŝmiraĵoj, pulvoroj, pistujoj kaj pesiloj. En ok diversaj salonoj la vizitantoj povas malkovri diversajn laborejojn de malnova apoteko. Menciindas ankaŭ la reproduktita kemia-farmacia laboratorio de la langensalza-a apotekisto kaj kemiisto Johann Christian Wiegleb (1732-1800). Reproduktitis krome la oficino kun receptoj, laborejo el la 20-a jarcento kaj venenejo.

Ebligis la instalon de la muzeo donaco de ĉ. 10000 objektoj fare de la apotekista dinastio Dörries. Apartenas al la muzeo ankaŭ la apuda ĝardeno en kiu kreskas pli ol 100 diversaj kuracherboj.

Vizito de la konstruaĵo mem[redakti | redakti fonton]

La vizitantoj ne nur povas malkovri apotekaĵojn (inkluzive la ĝardeneto kun la medicinaj herboj) sed ankaŭ viziti la belege restaŭritan konstruaĵon Haus Rosenthal el la 1515-a jaro mem. Ege impresas la historiaj murpanelaĵoj kaj murpargetaĵoj kiel ankaŭ ĝia salono el ligno. Pro la modeldonaj restaŭradlaboroj la urbo Bad Langensalza ricevis fare de la aranĝintoj de la konkurso "Thüringer Holzbaupreis 2013" laŭdegon.

Diversaj aranĝoj - ekz. prelegoj kaj kursoj - donas al infanoj, junuloj, klasoj kaj plenkreskuloj la eblecon aktive lerni la historion de apotekista arto kaj travivi la sanigecon de kreskaĵoj. Specialaj rondgvidadoj post deviga antaŭanonciĝo kontentigas kvazaŭ ĉian pluan lernemon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Hejmpaĝo muzea.[rompita ligilo]