Turmuelejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Turmuelejo en Zeddam Nederlando (Foto: Hans de Kroon)

La turmuelejo estas ronda, fortike konstruita brika ventmuelejo por mueli grenon, kiu unue estis menciita en la jaro 1450.
En Nederlando de ĉi tiu tipo ankoraŭ restas ekzempleroj en Lienden, Zeddam, Zevenaar (Gelderland) kaj Gronsveld (Limburgo).
De ĉi tiu muelejo nur la ĉapo estas (de interne) turnebla.