Turn-ŝlosila projekto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Turn-ŝlosila)

Turnŝlosiloturnŝlosila projekto estas speco de projekto, kiu estas konstruita de evoluigisto kaj vendita aŭ transdonita al aĉetanto en preta-por-ekuza stato.

Turnŝlosilo temas pri io, kio estas preta por tuja ekuzado, ĝenerale uzita en la vendada aŭ provizado de varoj aŭ servoj. La termino estas ofta en la konstruada industrio, ekzemple, en kiu ĝi temas pri la pakaĵo de materialoj kaj laboro de subkontraktistoj. Ekz-e, turnŝlosila laboro far tubisto inkluzivas la partojn (necesejojn, tubojn, ktp.) kaj ankaŭ la tubistan laboradon, tute sen kontribu(aĵ)oj de la ĝeneralaj kontraktistoj.

Simplavorte: turn-ŝlosila estas adjektivo ĉefe uzata por difini specon de kontrakto por konstruado/plenumado de projekto ĝis la fina etapo, tiel ke per "turnado de ŝlosilo" vi povas ekuzi ĝin.