Turnirbriĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ludhalo por briĝturniroj

Turnirbriĝo estas varianto de la kartludo briĝo. Tiun varianton oni ludas en briĝturniroj kaj briĝkluboj. La celo de distingoj disde robrobriĝo estas minimumigi la influon de hazardo sur la rezultojn.

Plej ofte en turnirbriĝo konkursas duopoj de ludantoj aŭ teamoj, konsistantaj el du duopoj. Samtempe ludas minimume ok ludantoj, po du duopoj ĉe ĉiu tablo.

Tuto de la 13 kartoj, donitaj al unu ludanto, estas nomata mano. La samaj manoj estas uzataj plurfoje, kaj gajnas tiuj, kiuj atingas pli bonan rezulton, ol aliaj konkursantoj, ludintaj per la samaj kartoj.

Aŭkcio kaj kartludado okazas same, kiel en robrobriĝo, kun la nura escepto, ke dum kartludado kartoj ne estas kunmetitaj en prenojn, sed ĉiu ludanto kolektas siajn kartojn, jam "metitajn en prenojn", sur la tablo antaŭ si por ne detrui la disdonon. La kartoj kuŝas kun facoj malsupren, ilia direkto indikas, kiu duopo gajnis la respondan prenon.

Turniro de duopoj[redakti | redakti fonton]

Oni ofte aranĝas diversajn turnirojn, nuntempe eĉ en interreto. En la 20-a jarcento la plej elstara ĉampiono-paro estis la italaj Avarelli-Belladonna. Tiu ludo estas rivalo de ŝako, same tiel estas pri tio faklibroj, revuoj, enigmoj ktp.

Por uzi la samajn manojn plurfoje oni aplikas la sekvan metodon. Ĉe ĉiu tablo post ĉiu ludo oni metas la kartojn en skatolon aŭ koverton kun kvar fakoj (la fakoj estas markitaj kiel "nordo", "oriento", "sudo" kaj "okcidento") kaj transdonas ĝin al la tablo kun nombro malpli granda je unu. Samtempe la duopo, ludanta sur la linio oriento-okcidento, transiras al la sekva tablo, kun nombro pli granda je unu (aŭ du, se tio necesas por ne renkonti la kartojn, kun kiuj ili jam ludis).

Do, por ludi turnirbriĝon oni bezonas tiom da 52-kartaj kartaroj kaj 4-fakaj skatoloj, kiom da tabloj estas uzataj.

Sube estas priskribitaj la distingoj de la reguloj de turnirbriĝo kaj robrobriĝo.

Disdonado[redakti | redakti fonton]

En turnirbriĝo oni miksas kaj disdonas kartojn nur en la komenco de la turniro (aŭ en komenco de ĉiu sesio, se turniro konsistas el pli ol unu sesio). Tamen sur ĉiu skatolo unu ludanto (nordo, oriento, sudo aŭ okcidento) estas specifita kiel "disdonanto", por ke li komencu la aŭkcion.

Poentoj[redakti | redakti fonton]

En turnirbriĝo oni ne ludas partiojnrobrojn. Poentoj pro ĉiu disdono estas kalkulataj sendepende de aliaj disdonoj. Vundebleco de la du flankoj (nordo-sudo kaj oriento-okcidento) estas specifita sur ĉiu skatolo kun kartoj.

Poentoj pro ŝlemoj kaj neplenumitaj kontraktoj estas kalkulataj same, kiel en robrobriĝo. Al poentoj pro plenumo de kontrakto aldoniĝas premio, kalkulata sekvamaniere. Se la kontrakto donis malpli ol 100 poentojn sub la linio, la premio estas 50 poentoj (tiel nomata premio pro partrezulto); alie la premio (pro partio) estas 500 poentoj, se la deklarinto estis vundebla, kaj 300 poentoj, se li ne estis vundebla. En turnirbriĝo oni ne distingas poentojn "sub la linio" kaj poentojn "super la linio" (krom por determini, ĉu doni la premion "pro partio").

Ekzemploj.

Kontrakto "3 pikoj", la deklarinto ne estas vundebla, 10 gajnitaj prenoj: 170 (4×30+50) poentoj.
Kontrakto "4 pikoj", la deklarinto ne estas vundebla, 10 gajnitaj prenoj: 420 (4×30+300) poentoj.
Kontrakto "3 pikoj duobligitaj", la deklarinto estas vundebla, 9 gajnitaj prenoj: 730 (3×30×2+500+50) poentoj.
Kontrakto "7 karooj", la deklarinto estas vundebla, 13 gajnitaj prenoj: 2140 (7×20+500+1500) poentoj.

En turnirbriĝo ne ekzistas premioj pro honoroj.

Skatoloj[redakti | redakti fonton]

Ĉiu skatolo havas kvar fakojn ("nordo", "oriento", "sudo" kaj "okcidento") por po 13 kartoj. La skatoloj estas nombritaj kaj markitaj laŭ la sekva sistemo.

 1. Disdonis nordo;     vundeblaj: neniu.
 2. Disdonis oriento;   vundeblaj: nordo-sudo.
 3. Disdonis sudo;      vundeblaj: oriento-okcidento.
 4. Disdonis okcidento; vundeblaj: ambaŭ flankoj.
 5. Disdonis nordo;     vundeblaj: nordo-sudo.
 6. Disdonis oriento;   vundeblaj: oriento-okcidento.
 7. Disdonis sudo;      vundeblaj: ambaŭ flankoj.
 8. Disdonis okcidento; vundeblaj: neniu.
 9. Disdonis nordo;     vundeblaj: oriento-okcidento.
10. Disdonis oriento;   vundeblaj: ambaŭ flankoj.
11. Disdonis sudo;      vundeblaj: neniu.
12. Disdonis okcidento; vundeblaj: nordo-sudo.
13. Disdonis nordo;     vundeblaj: ambaŭ flankoj.
14. Disdonis oriento;   vundeblaj: neniu.
15. Disdonis sudo;      vundeblaj: nordo-sudo.
16. Disdonis okcidento; vundeblaj: oriento-okcidento.

Post 16 la modelo ripetiĝas.

Matĉpoentoj[redakti | redakti fonton]

Post turniro oni komparas ĉiujn rezultojn, ricevitajn per la sama disdono. Al ĉiu duopo oni alkalkulas po du matĉpoentoj pro ĉiu duopo, havanta malpli bonan rezulton, kaj po unu matĉpoento pro ĉiu alia duopo, havanta la saman rezulton.

(Noto: en Usono oni alkalkulas po unu matĉpoento pro ĉiu duopo, havanta malpli bonan rezulton, kaj po duono de matĉpoento pro ĉiu alia duopo, havanta la saman rezulton.)

La turniron gajnas la duopo, kies sumo de matĉpoentoj (de ĉiuj disdonoj, luditaj de ĝi) estas maksimuma.

Internaciaj matĉpoentoj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas alia metodo determini la gajninton, uzanta internaciajn matĉpoentojn (IMP) anstataŭ la matĉpoentoj, priskribitaj en la antaŭa sekcio. Por ĉiu disdono oni kalkulas mezumon de ĉiuj rezultoj, ricevitaj per tiu disdono en unu linio, ekzemple nordo-sudo. Kompreneble, rezulto povas esti pozitiva (se gajnis nordo-sudo), negativa (se gajnis oriento-okcidento) aŭ nula (se la aŭkcio komencis de kvar pasoj, kaj do tuj finiĝis). Kutime kiel mezumon oni uzas la aritmetikan meznombron de ĉiuj rezultoj, escepte de la plej granda kaj la plej malgranda, sed ekzistas ankaŭ aliaj metodoj (ekzemple uzi la medianon). Por disdono oni alkalkulas al ĉiu duopo internaciajn matĉpoentojn laŭ la diferenco de ĝia rezulto kaj la supremenciita meznombro, uzante la sekvan tabelon.

 Poentdiferenco  IMPoj
   0 -   10        0
  20 -   40 	   1
  50 -   80 	   2
  90 -  120 	   3
 130 -  160 	   4
 170 -  210 	   5
 220 -  260 	   6
 270 -  310 	   7
 320 -  360	   8
 370 -  420 	   9
 430 -  490 	  10
 500 -  590 	  11
 600 -  740 	  12
 750 -  890 	  13
 900 - 1090 	  14
1100 - 1290 	  15
1300 - 1490 	  16
1500 - 1740 	  17
1750 - 1990 	  18
2000 - 2240 	  19
2250 - 2490 	  20
2500 - 2990 	  21
3000 - 3490 	  22
3500 - 3990 	  23
4000 aŭ pli       24

Matĉo de teamoj[redakti | redakti fonton]

Kutime teamo konsistas el du duopoj. (Iufoje estas permesite havi ankaŭ kvin aŭ ses ludantojn en teamo, sed en ĉiu ajn momento ĉe la tabloj ludas nur kvar el ili.) En matĉo du teamoj konkursas unu kun la alia ĉe du tabloj (en malsamaj ĉambroj). Se ĉe la unua tablo duopo el teamo A sidas en la linio nordo-sudo kaj duopo el teamo B sidas en la linio oriento-okcidento, tiam ĉe la dua tablo la alia duopo el teamo A sidas en la linio oriento-okcidento kaj la alia duopo el teamo B sidas en la linio nordo-sudo. Oni transdonas la skatolojn kun kartoj tiel, ke finfine ĉiu disdono estos ludita ĉe ambaŭ tabloj. Nature, estas malpermesite paroli kun ludantoj el la sama teamo inter ludoj.

Por disdono oni alkalkulas al teamo A internaciajn matĉpoentojn laŭ la sumo de la rezultoj de la du duopoj de teamo A ĉe tiu disdono. Ekzemple, se ĉe unu tablo la duopo el teamo A plenumis la kontrakton "3 sen atuto" nevundeble (kun rezulto 400 poentoj) kaj ĉe la alia tablo la duopo el teamo B (kun la samaj manoj) plenumis la kontrakton "2 sen atuto" kun unu superflua preno (kun rezulto 150 poentoj), tiam la du rezultoj de teamo A (+400 kaj -150 poentoj) donas sume +250 poentojn, al kio respondas +6 IMP laŭ la tabelo de internaciaj matĉpoentoj.

Unu matĉo konsistas el antaŭdifinita nombro da disdonoj, ekzemple 16, 24, 32 aŭ 48. Kutime post la unua duono de matĉo la du duopoj de teamo B interŝanĝas tablojn. Post la matĉo oni komparas la sumon de IMPoj de unu teamo kun tiu de la alia teamo. Se la matĉo estas nur parto de iu konkurso, tiam oni konvertas la diferencon de IMPoj al venkpoentoj (VP) laŭ ankoraŭ alia tabelo, (sed mankas normo pri tio).

Ekzistas ankaŭ aliaj metodoj determini la gajninton. Ekzemple oni povas kalkuli la nombron de disdonoj, kie la sumo de la du rezultoj de teamo A estas pozitiva, kaj simile por teamo B.

Turniro de teamoj[redakti | redakti fonton]

Turniro de teamoj konsistas el multaj matĉoj, luditaj laŭ la principoj, priskribitaj supre.

Individua turniro[redakti | redakti fonton]

En individuaj turniroj oni ŝanĝas partnerojn samtempe kun transdono de skatoloj. Por determini la gajninton oni uzas matĉpoentojn aŭ internaciajn matĉpoentojn, kiel ĉe turniroj por duopoj.

Organizi individuan turniron estas relative malsimple. Necesas, ke ludantoj alkutimiĝu al siaj partneroj; tial individuaj turniroj estas malpli popularaj, ol turniroj por duopoj aŭ teamoj.

Ĉikago[redakti | redakti fonton]

Ĉefa artikolo: Ĉikago-briĝo

Ankoraŭ unu varianto de briĝo estas nomata Ĉikagokvar-disdona briĝo. Ĉikagon oni ludas kvarope, sed poentokalkulado similas al tiu de turnirbriĝo.

Interreto[redakti | redakti fonton]

Oni ludas briĝon ankaŭ interrete.