Turo Sujumbiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La turo Sujumbiko.

La Turo Sujumbiko (tatare: Сөембикә манарасы, Söyembikä manarası; ruse: Башня Сююмбике), ankaŭ konata kiel Moskeo de la Ĥano (tatare: Xan Mäçete), estas probable la plej konata simbolo de Kazano. Ĝi estas unu el la plej altaj strukturoj de la Kremlo de Kazano, kaj ĝi estas enlistigita inter la Klinataj turoj. Komence de la 20-a jarcento, la kliniĝo estis ĉirkaŭkalkulata je 194 cm. En la 1930-aj jaroj kaj 1990-aj jaroj oni uzis plurajn metodojn por klopodi rektigi ĝin.

La celo de ĝia konstruado verŝajne estis la gardado de la rivero Volgo, kiu troviĝas je du 2 km.