Tutoniŝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tutonish)

Tutoniŝo (Tutonish) estas internacia planlingvo proponita en 1902 de usonano Elias Molee. Ĝi estas publikigita en aliaj formoj, kaj praformoj kaj postformoj, kiel Alteutonik, inter la 1880-a kaj 1910-a jardeko.

Molee naskiĝis en Muskego, Viskonsino en 1845. Liaj gepatroj estis naskitaj en Norvegio, kaj studis en Universitato de Wisconsin.

Kvankam la projekto estas datita de 1902, li laboris multajn jarojn antaŭe pri la projekto kaj publikigis antaŭe la bazojn de la lingvo. Germanic-English, ankaŭ skribita Germanik English, “German-Angla”, estis pra-formo de Tutonish, proponita de Molee en 1888. En 1911 li reformis la lingvon kaj nomis ĝin Allteutonish, AltutonishAllteutonish. La fina versio aperis en 1915.

La aŭtoro proponis Tutoniŝon kiel angla-germana "unuiga lingvo". Li vere intencis ĝin kiel eko de nova patrolingvo de germanfamiliparolantaj landoj, ne ekzakte internacia lingvo. Tutonish estas zona naturalisma planlingvo kaj la aŭtoro estis klare influita de Giuseppe Peano, sed ne bazigis sian lingvon sur la latina, sed sur la germanfamilianaj. Eble laŭ la tiamaj rasismaj ideoj, li kreis en supereco de la germana kulturo[kom 1]. Sed tamen, li ankaŭ verkis inter-"romanidan" version de sia lingvo por esti uzata inter "romanidoj" (latinidparolantoj).

Ĝi havas fonetikan prononcon, simpla gramatikon bazitan iomete sur tio de la angla, la ĝermana versio havas preskaŭ-pan-Teutonikan vortprovizon, la "romanida" versio havas latindevenajn vortojn.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Patro nia inter-germana:

vio fadr hu bi in himl; holirn be dauo nam;
dauo reich kom; dauo vil be dun an erd, als it
bi in himl; giv vi dis dag vio dagli bred;
en fergiv vi vio shulds, als vi fergiv
vio shulders; en lied vi nit inzu fersieku
but frie vi fon ievl. let so bi.

Patro nia inter-romanida, kiu inkluzivis latindevenajn vortojn:

Nuo padr, ki bi in siel,
sanktirn bi tuo nom,
tuo regnu ven,
tuo vol bi fasn sur ter kom in siel;
don nu hoy nuo diali pan;
et pardon nu nuo debits,
kom nu pardon nuo debitors;
et induk nu non in tentu ma delivr nu de mal.

Nombroj (1-10): een, tvo, tri, fir, fem, ses, syv, ot, ni, ti.

Ekzemplo de versio Altutonish (sen traduko): Ein union spiek, makn up ov deuch, english, skandinavish and hollandi, for to agenfererein al tutonish folka into ein spiek mitin feivti jiera.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Ĉiu verko estas skribita de Molee.

  • Miu teutonish. [s.l., s.d.].[mankas fonto]
  • Plea for an American language or Germanic-English [s.l.] 1888.
  • Germanik English, Bristol [S.D.] Bristol news print., 1889. 64 p. 21 cm.
  • Pure Saxon English ... [s.l.] 1890.
  • Tutonish, or, Anglo-German Union Tongue; Chicago, Scroll publishing company, 1902. 206, 16 cm.
  • Niu Teutonish, an International Union Language; Tacoma, 1906.
Notu bone: la printita titolo komencas kun "nu teutonish" (nur malgrandaj literoj), la "i" estas aldonita kun skribilo.
  • Tutonish, an international union language, London, K. Paul, Trench, Trubner & co., ltd, 1908. 48 p. 22 cm.
  • Tutonish, et internationalt faellessprog under angelsaksisk ledelse; Kristiania, Tutonish forlag, i hovedkommission hos H. M. Lund [1909] 44 p. illus. 22 cm.
  • Tutonish; a Teutonic international language, Tacoma, Washington, U. S. A., E. Molee [c1961] 9 p. illus. 15 cm.

Komentoj[redakti | redakti fonton]

  1. En la frazo "/../ e teutons is e most educated race, n 4 fifths v all foreign commerce is in e hands v e teutonic peoples, hence e common /../" (niu teutonish, p. 9), oni povas diri ke Molee havas bildon de defakta supereco de ĝermanlingvaj poploj, do tie ne efektive rasisma vidpunkto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.