Tvido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Tvido (el la elparolita angla tweed) estas mezpeza, peza tekstilaĵo kun groba surfaco, loze teksado. Origine ĝi estis farita nur el lano, sed nuntempe aperas en ĝi la kotono, sintezitaj fibroj.

La angla vorto tweed venas el la rivernomo Tweed aŭ - laŭ alia versio - pro tajperaro de oficisto. Li onidire erare skribis la skotan vorton tweel al tweed en mendo de 1826 (angle twill, kepra). La desino de la tvido estas diversa same kiel ties koloro. Plej oftaj desinoj estas la fiŝosta, romba, zigzaga, kepra, ŝaktabula. Oni iom fulas ĝin.

harris-tvido