USS Skate (SSN-578)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
USS Skate – Skate (SSN-578) en Aŭgusto 1958, eble ĉe la Glacistacio Alfa.

USS Skate (SSN-578), la tria submarŝipo de Usona Mararmeo nomita kiel fiŝoj skate nome tipo de rajoj, estis la ĉefŝipo de la submarŝipa klaso Skate de atomenergiaj submarŝipoj. Ĝi estis la tria atomenergia submarŝipo mendita, la unua kiu faris kompletan submerĝitan trans-atlantikan trapason, kaj la dua submarŝipo kiu atingis la Nordan Poluson kaj la unua kiu surfaciĝis tie.

Ĝi estis lanĉita la 16an de majo 1957 sponsorite de Mrs. Lewis L. Strauss, kaj funkciigita la 23an de decembro 1957 kun komandanto James F. Calvert estre.