Uayma

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Uayma
099 Esperanto Yucatán.png

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Yucatán
Kodo laŭ INEGI 31 099
Demografio
Loĝantaro 2 997
Geografio
Koordinatoj 20°58′N 89°44′U  /  20.967°N, 89.733°U / 20.967; -89.733 (Uayma)
Alto 24 m
Areo 196,7 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC -6
Situo de Uayma en Meksiko (Meksiko)
DMS
Situo de Uayma en Meksiko
Situo de Uayma en Meksiko
v  d  r
Information icon.svg

Uayma estas unu el la 106 komunumoj de la meksika subŝtato Yucatán, kiu estas unu el la tri meksikaj subŝtatoj sur la duoninsulo Jukatano. La ĉefurbo de la komunumo estas la samnoma Uayma. La komunumo situas en la sudorienta parto de Yucatán en la regiono 2 "Oriente", kiu limas al la al la federacia subŝtato Quintana Roo en la oriento kaj sudo, al la regiono 1 "Litoral Oriente" en la nordo, al la regiono 4 "Centro" en la nordoriento kaj al la regiono 5 "Centro Sur" en la okcidento. Eta parto en la sudo krome limas al la regiono 9 "Sur". La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 31099.

La situo de la regiono 2 en Yucatán

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 2997 loĝantojn. El tiuj estis 1560 viroj kaj 1437 virinoj. La komunumo havas surfacon de 196,7 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 24 metroj super la marnivelo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En la komunumo jare falas averaĝe 75 mm/m2 de precipitaĵo. La averaĝa jara temperaturo estas 27 °C. Ĝenerale la klimato estas varma kaj duonhumeda. La pluva sezono ĝenerale komencas fine de majo kaj ĝi daŭras ĝis oktobro. Plej malvarmaj monatoj estas januaro kaj decembro kaj plej varmaj monatoj estas julio kaj aŭgusto.

Sociogeografio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 2000 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 1851 personoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 1261 scipovis legi kaj skribi kaj 589 personoj estis analfabetoj. Do 31,82% de la personoj pli aĝaj ol 15 en la komunumo estis analfabetoj.

En la jaro 2000 en la komunumo vivis 2976 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 2558 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 86% de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon. La ĉefa indiĝena lingvo en Yucatán estas la jukatana majaa lingvo, ankaŭ nomita Majatano.

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Uayma en Enciclopedia de los Municipios de México (hispane)
  • Uayma en Nuestros municipios” (niaj komunumoj; retejo de la registaro de Yucatán) (hispane)