Ucú
Ucú | |||
---|---|---|---|
municipo de Meksiko vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Statuso | Komunumo | ||
Lando | Meksiko | ||
Ŝtato | Yucatán | ||
Poŝtkodo | 97357 | ||
Kodo laŭ INEGI | 31 100 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 3 057 | ||
Loĝdenso | 28 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 21° 4′ N, 89° 47′ U (mapo)21.066666666667-89.783333333333Koordinatoj: 21° 4′ N, 89° 47′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 7 m | ||
Areo | 192,9 km² (19 290 ha) | ||
Horzono | UTC -6 | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Ucú Municipality [+] | |||
Ucú estas unu el la 106 komunumoj de la meksika subŝtato Yucatán, kiu estas unu el la tri meksikaj subŝtatoj sur la duoninsulo Jukatano. La ĉefurbo de la komunumo estas la samnoma Ucú. La komunumo estas parto de la regiono 6 "Influencia Metropolitana". Tiu regiono de Yucatán estas la regiono kun plej multaj loĝantoj. Ĝi limas norde al la Meksika Golfo, okcidente al la regiono 7 "Litoral Oriente kaj oriente al la regionoj 3,4 kaj 5. Sude ĝi limas al la regiono 8 "Sur Poniente". La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 31100.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 3057 loĝantojn. El tiuj estis 1556 viroj kaj 1501 virinoj. La komunumo havas surfacon de 192,9 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 7 metroj super la marnivelo.
Klimato
[redakti | redakti fonton]En la komunumo jare falas averaĝe 65 mm/m2 de precipitaĵo. La averaĝa jara temperaturo estas 26 °C. Ĝenerale la klimato estas varma kaj duonhumeda. La pluva sezono ĝenerale komencas fine de majo kaj ĝi daŭras ĝis oktobro. Plej malvarmaj monatoj estas januaro kaj decembro kaj plej varmaj monatoj estas julio kaj aŭgusto.
Sociogeografio
[redakti | redakti fonton]En la jaro 2000 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 1961 personoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 1636 scipovis legi kaj skribi kaj 321 personoj estis analfabetoj. Do 16,37% de la personoj pli aĝaj ol 15 en la komunumo estis analfabetoj.
En la jaro 2000 en la komunumo vivis 2909 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 918 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 31,6% de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon. La ĉefa indiĝena lingvo en Yucatán estas la jukatana majaa lingvo, ankaŭ nomita Majatano.
Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Ucú Arkivigite je 2007-04-27 per la retarkivo Wayback Machine en Enciclopedia de los Municipios de México (hispane)
- Ucú[rompita ligilo] en Nuestros municipios” (niaj komunumoj; retejo de la registaro de Yucatán) (hispane)