Ulti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ulti
kartludo
vdr

La ulti estas kartludo, vaste konata en Hungario. 3 aŭ 4 personoj ludas ĝin, kiu iomete similas al la briĝo. La ludo ĝenerale ne estas kodigita, ofte iom da reguloj ŝanĝiĝas laŭ la lokaj kutimoj.

Disdono[redakti | redakti fonton]

Unu disdonas el la 32 kartoj al 3 personoj po 10 kartojn, samtempe restas 2 kartoj meze, kiu nomiĝas talono. Se 4 personoj ludas, la aktuala disdonanto ĝis fine de la ludo rajtas fari nenion. Do, ĉiam 3 personoj ludas.

Aŭkciado[redakti | redakti fonton]

Dum aŭkciado la ludantoj estas solaj kaj ili volas superregi la aliajn 2. La unua unue prenas la talonon kaj el 12 kartoj li diras aŭkciaĵon, samtempe remetas 2 kartojn por talono. La sekvaj aŭ ne aŭkciadas, aŭ diras pli karan aŭkciaĵon, lastkaze li devis preni kaj repreni la talonon. Post 2 sinsekvaj neaŭkciadoj finiĝas tiu ludoparto.

Prezoj de la aŭkciado[redakti | redakti fonton]

Simplaj ludoj:

  • 1 sola ludo (en atuta ludo la fortovico estas: aso, 10, reĝo, damo, fanto, 9, 8, 7)
  • 2 ludo kun atuto ruĝkoro
  • 3 20-100 aŭ 40-100 sed aldoniĝas ankaŭ la ludo, resume 4 (la ludanto celas akiri 100 punktojn helpe de reĝo-damo kombinaĵo (kiu valoras en atuto 40, krom aduto 20), helpe de asoj kaj 10-figuroj (ili valoras po 10), fine la deka rondo valoras 10)
  • 4 "ulti", sed aldoniĝas ankaŭ la ludo, resume 5 (la ludanto celas akiri tion, ke ĉe la lasta rondo la aduta 7-figuro superas la ceterajn)
  • 5 "betli", dum aŭkciado superas ulti, la ludanto celas akiri senescepte tion, ke la propraj 10 kartoj ne superas la aliajn. Tio estas senatuta ludo, tiam la fortovico estas: aso, reĝo, damo, fanto, 10, 9, 8 kaj laste 7
  • 6 "durĥmarŝ", la ludanto celas akiri senescepte tion, ke en ĉiuj 10 rondoj li gajnas
  • 6 senatuta "durĥmarŝ", la ludanto celas akiri senescepte tion, ke en ĉiuj 10 rondoj li gajnas (la fortovico estas, kiel en betli)
  • 8 ulti kun atuto ruĝkoro

Kombinaĵoj:

  • kombinaĵo 20-100 aŭ 40-100 kun ulti
  • 20-100 aŭ 40-100 kun aduto ruĝkoro, la sama, kiel pli supre
  • 20-100 aŭ 40-100 kun ulti kaj kun durĥmarŝ
  • 20-100 aŭ 40-100 kun ulti kaj kun durĥmarŝ kun aduto ruĝkoro

Duobligitaj ludoj:

  • 10 "rebetli", la sama, ol betli, nur en la aŭkciado valoras duoblon
  • 12 "redurĥmarŝ", la sama, ol durĥmarŝ, nur en la aŭkciado valoras duoblon
  • sternitaj ludoj betli kaj durĥmarŝ valoras kvaroblon, oni ludas ĝin kun sternitaj kartoj

La unua rondo[redakti | redakti fonton]

Kiu aŭkciadis la plej karan, tiu malkovras la unuan karton. Tiam unu el la aliaj du ludantoj rajtas diri "kontraŭ" (=valoras duoblon), la komencanto rajtas diri "rekontraŭ" valoras 4-oblon), el la du rajtas daŭrigi "subkontraŭ" (=8-oblan), fine la aŭkcianto "mordkontraŭ" (=16-obla). La kartoj superas unu la alian laŭ la supre menciitaj fortovicoj. Oni devas laŭvice meti karton, nepre pli fortan, ol la antaŭa. Se ne estas tia koloro, devige devas prezenti aduton.

En la unua rondo oni devas komuniki figoroparon reĝo-damo, kiu valoras 20, en aduto 40. En senadutaj ludoj tiu komunikado estas sensenca kaj ne permesata.

La sekvaj rondoj[redakti | redakti fonton]

Tiu ludanto gajnas la rondon, kies karto valoras laŭ fortovico estas la plej alta. Li devas prezenti la sekvan karton.

Post la 10 rondoj oni konstatas la rezulton de la ludo. Malofte okazas, ke ulti aŭ 40-100 plenumiĝas sen aŭkciado. Tio valoras duonon. Tio nomiĝas silenta ulti aŭ silenta 40-100.

Nuntempe oni ludas ĉi tiun ludon ankaŭ en interreto. La hungaroj kaj la najbaraj popoloj ludas aliajn ludojn per 32-karta kartaro.