Umalkajvajno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de Um al-Kajvajno

Um al-Kajvajno (arabe: ام القيوين, [umm al-qajŭajn]) estas unu el la sep emirlandoj (princlandoj) de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj. Ĝi havas ĉ. 40.000 enloĝantojn (laŭ takso el la jaro 1997), kaj okupas areon 750 km², kiu estas 1% de la teritorio de UAE. Reganto de tiu, la malplej loĝata emirlando estis ŝejĥo Raŝid bin Ahmad al-Mu'alla ekde 1981 ĝis sia morto la 2-an de januaro 2009, ekde tiam lia filo Saud bin Raŝid Al Mu'alla.