Umbaltörl

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Umbaltörl (Törl: supragermana diminutivo de "pordego"; plurale Umbaltörls) estas la nomo de du surireblaj, parte glaĉerigitaj montpasejoj inter Sud-Tirolo (Italio) kaj orienta Tirolo (orienta eksklavo de la aŭstra subŝtato Tirolo) en la montaro Hohe Tauern, konektantaj la komunumojn de Prettau (valo Ahrntal) kun Prägraten (valo Umbaltal).

La Vorderes Umbaltörl situas je 2.925 metroj super marnivelo, meze de la ŝrumpintaj glaĉeroj Virglkees kaj Wetlizkees, inter la krestoj de la montoj Ahrner Kopf kaj Virgl Kopf.

La Hinteres Umbaltörl situas je 2.844 metroj, 2 km norde de la ĉi-supra, antaŭsituanta al la Althauskees-glaĉero, nordflanke de la Ahrner Kopf. Ĝi estas grava transpasejo de montgrimpantoj por atingi la turisme gravan monton Dreiherren-Spitze (3.499 m).

La montpasejoj estis unuafoje dekovritaj fare de paŝtistoj el Prettau jam en 1774. La unuaj turismaj ascendoj okazis en 1871 kaj 1867 resp. Ambaŭ necesigas facilan grimpadon (UIAA I/I+). Ili utilis iam por kontrabando kaj paŝtado, nun ili havas nur gravecon por montgrimpantoj.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.