Unia armeo (Usona Enlanda Milito)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La 21-a Miĉigano-Infanterio, kompanio da veteranoj de la generalo William Tecumseh Sherman.

La Unia Armeo (anglalingve Union Army) estis la armeo, kiu batalis por la Norda Unio dum la Usona Enlanda Milito. Ĝi estis alikonita kiel la federacia armeo, la norda armeo aŭ la nacia armeo. Ĝi konsistis el la malgranda armeo de Usono, pliigita de amasaj nombroj da soldatoj proviziitaj de la nordaj ŝtatoj. Inter ili estis volontuloj samkiel rekrutoj. La unia armeo batalis kontraŭ kaj venkis la kunfederacian armeon inter 1861 kaj 1865. El la 2,5 milionoj da homoj, kiuj servis en la unia armeo dum la milito, proksimume 360 000 mortis pro bataloj, batalvundoj, malsanoj aŭ aliaj kauzoj. 280 000 estis vunditaj.

Vidu ankaŭ