Unio de Komitato de Soldat-patrinoj de Rusio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Unio de Komitato de Soldat-patrinoj de Rusio (ruse Союз Комитетов Солдатских Матерей России) estas la nomo de rusia civila organizo, post 1998, kiu estis fondata en 1989 fare de parencoj, gepatroj de soldatservuloj. la organizo zorgis kontraŭ misagadoj en la rusia armeo, precipe pri la juninaŭguro (pro djedovŝĉina regado de la avo, tio estas, la pli aĝaj havas pli rajtojn, tiel ili turmentas, batadas ktp. pro la hierarĥio). Dum la unua ĉeĉena milito, ili prilaboris ĉ. 200 plendoleterojn ĉiutage kaj dum la unuaj ses monatoj de la milito parolis por 10.000 personoj. Ekde la fondiĝo, la organizo pligrandiĝis jam je 100 regionaj grupoj.

Ĝi organizis liberigon de rusaj militkaptitoj ĉe la ĉeĉena armeo. La fama Kompatmarŝo de la patrinoj okazintus de Moskvo al ĉeĉena ĉefurbo Groznij, sed la rusa armeo ne permesis la enmarŝon.

La organizo kaptis atenton, kiam ĝi publikigis sekvojn de hororaj soldataj juninaŭguroj: la 19-jara Andrej Siĉov perdis la generan organon (penison), piedojn, kelkajn fingrojn surmane. Li estis turmentita ĉe novjare (2006) en Ĉeljabinsk. Oni seĝofiksis kaj batadis lin dum horoj.


La organizo ricevis la sekcvajn distingojn:


Eksteraj ligiloj