Universitato de Roĉestro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Biblioteko de la universitato

La Universitato de Roĉestro (UR) estas privata, gea, universitato en Roĉestro, Nov-Jorkio, Usono. Fondita en 1850, la universitato ofertas bakalaŭrajn, magistrajn, doktorajn kaj profesiajn programojn en ses lernejoj, i.a. la Muziklernejo Eastman kaj la Instituto de Optiko, la plej malnova optika programo en Usono. La studantaro nombriĝas je proksimume 4.600 bakalaŭraj studentoj kaj 3.900 magistraj kaj doktoraj. La universitato kun ĝia medicina lernejo estas la plej granda dunganto en la roĉestra regiono.

La devizo de la universitato estas la latina vorto Meliora (kiu signifas ĉiam pliboniĝante).

Eksteraj ligiloj