Universitato por Paco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Universitato por Paco en Kostariko
La pacparko
Vido de la universitato

La Universitato por Paco (angle: University for PeaceUPEACE) estis fondita en Kostariko en la jaro 1980[1] "por doni al la homaro internacian instituton de alta edukado por paco kaj kun celo varbi inter ĉiuj homoj pri spirito de komprenemo, toleremo kaj paca kunvivo".[2]

Nuntempe en la Universitato por Paco en Kostariko studas 124 studentoj el 37 malsamaj landoj. Rilate al la studentaro ĝi estas unu el la plej diverskulturaj universitatoj. Ĝi estas la nura el la UN-universitatoj kiuj povas disdoni diplomojn je nivelo "master""doktoro". La instrulingvo estas la angla, kvankam multaj dungitoj parolas nur la hispanan kaj la plej multaj verkoj en la universitata biblioteko ne estas haveblaj angle.


Ejo

La universitatejo de UPEACE entenas pli ol tri kvadratajn kilometrojn de bela grundo, ĉirkaŭ 20 kilometrojn okcidente de la ĉefurbo, San-Joseo. La universitato inkluzivas protektitan praarbaron kaj pacparkon donacitan de la invitinta registaro.

Organizo

UPEACE havas ok unu-jarajn master-programojn en Kostariko:

Referencoj

  1. UN-resolucio de la 5-a decembro 1980, sesio 35, por starigi la Universitaton por Paco
  2. UN-resolucio numero 55 de la 5-a de decembro 1980, sesio 35: Ĉarto de la Universitato por Paco

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj