Unterkohlstätten
Bazaj informoj
Unterkohlstätten, hungare Alsószénégető estas vilaĝo en Aŭstrio, en federala ŝtato Burgenlando, en distrikto de Oberwart. Ankoraŭ 4 setlejoj apartenas al la municipo.
- Areo: 29 km²
- Alto super marnivelo: 503 m
- Loĝantaro: 250, la municipo 1050
- Poŝtkodo: 7435
- Telefonprefikso:
- Aŭtokodo: OW
Situo
Unterkohlstätten situas sur malebenaĵo. Oberwart troviĝas 20 km-ojn.
Historio
Pli frue romianoj loĝis tie. La setlejo fondiĝis en la 16-a jarcento. La loĝantoj okupiĝis pri produktado de karbeto. La unua mencio devenis el 1608 en formo ZenEgheto. En 1640 jam du apudaj vilaĝoj formiĝis: Supra kaj Suba "ZenEgheto". En 1910 loĝis en Alsószénégető 291 da homoj, plejparte aŭstroj. Ĝis 1920 Alsószénégető apartenis al Hungario, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Kőszeg, poste al Aŭstrio (dume inter 1938-1945 al Germanio).
Vidindaĵo
- katolika kapelo omaĝe al Sankta Lenardo de 1735, en 1800 pligrandiĝis