Urajo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Uraj)
Urajo
urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 628285
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 40 559  (2017) [+]
Loĝdenso 747 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 60° 8′ N, 64° 47′ O (mapo)60.13333333333364.783333333333Koordinatoj: 60° 8′ N, 64° 47′ O (mapo) [+]
Alto 55 m [+]
Areo 54,3 km² (5 430 ha) [+]
Horzono UTC+05:00 [+]
Urajo (Rusio)
Urajo (Rusio)
DEC
Urajo
Urajo
Situo de Urajo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Uray [+]
vdr

Urajo (ruse Урай) estas urbo en Ĥanta-Mansa aŭtonoma distrikto - Jugra en Rusio.

Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 71138.

La urbo havas statuson de urbo ekde jaro 1965.

La interurba telefona kodo estas 34676, la enurbaj telefonnumeroj estas kvinciferaj (en jaro 2005).

Diferenco de la loka kaj moskva tempoj estas 2 horoj (en jaro 2005).

La urbo ĉe rivero Konda (Конда).

En jaro 1959 la urbo havis 0,9 mil loĝantojn.

En jaro 2002 la urbo havis 38,9 mil loĝantojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Post malkovro de la Ŝaima minejo kaj alveno de naftistoj komenciĝis amasa konstruado, kiun partoprenis ĉiuj. Surloke de la estonta urbo tiutempe kreskis pina arbaro, do oni aktive uzis ĝin kiel konstruan materialon — forme de rondaj kaj kvadratitaj traboj. En la dua duono de 1964 estis finitaj la unuaj 170 apartamentoj. Aperis mekanika riparejo, tuba bazo, kaldronejo, forĝejo, elektrostacio, bakejo. Sekvis klubejo, infanĝardenoj kaj du amasloĝejoj. Dum sep jaroj preskaŭ ĉiuj lokaj laboristoj de Ĉeftjumennaftogaso kontentigis siajn bezonojn pri loĝejoj kaj infanĝardenoj, kio estis ege malofta afero[1].

Sed en la 1970-aj jaroj la trusto Ŝaimgazstroj (Ŝaimgaskonstruado), la administracio de borado kaj aliaj ŝlosilaj organizoj forlasis la urbon kaj ĝia evoluo draste malrapidiĝis. En 1979 ĝi estis la sola urbo en la norda parto de Tjumena provinco, kiu ne havis aviokurejon kun firma surfaco[2].

Oni planis konstrui ĝis la urbo fervojon, sed poste rezignis je tio[3].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 180. ISBN = 5-93020-118-2.
  2. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 348. ISBN = 5-93020-118-2.
  3. (2002) С. Д. Великопольский, Ю. И. Переплеткин: Сердца трех: Книга воспоминаний о Феликсе Григорьевиче Аржанове, Мидхате Назифулловиче Сафиуллине и Александре Николаевиче Филимонове (ruse), p. 246. ISBN = 5-93020-135-8.