Urajo
| Urajo | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| urbo rusia urbo de distrikta signifo | |||
| Flago | Blazono | ||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 628285 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 41 251 (2025) [+] | ||
| Loĝdenso | 760 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 60° 8′ N, 64° 47′ O (mapo)60.13333333333364.783333333333Koordinatoj: 60° 8′ N, 64° 47′ O (mapo) [+] | ||
| Alto | 55 m [+] | ||
| Areo | 54,3 km² (5 430 ha) [+] | ||
| Horzono | UTC+05:00 [+] | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Urajo (ruse Урай) estas urbo en Ĥanta-Mansa aŭtonoma distrikto - Jugra (Tjumena provinco, Rusio).
Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 71138.
La urbo havas statuson de urbo ekde jaro 1965.
La interurba telefona kodo estas 34676, la enurbaj telefonnumeroj estas kvinciferaj (en jaro 2005).
Diferenco de la loka kaj moskva tempoj estas 2 horoj (en jaro 2005).
La urbo ĉe rivero Konda (Конда).
En jaro 1959 la urbo havis 0,9 mil loĝantojn.
En jaro 2002 la urbo havis 38,9 mil loĝantojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]Post malkovro de la Ŝaima minejo kaj alveno de naftistoj komenciĝis amasa konstruado, kiun partoprenis ĉiuj. Surloke de la estonta urbo tiutempe kreskis pina arbaro, do oni aktive uzis ĝin kiel konstruan materialon — forme de rondaj kaj kvadratitaj traboj. En la dua duono de 1964 estis finitaj la unuaj 170 apartamentoj. Aperis mekanika riparejo, tuba bazo, kaldronejo, forĝejo, elektrostacio, bakejo. Sekvis klubejo, infanĝardenoj kaj du amasloĝejoj. Dum sep jaroj preskaŭ ĉiuj lokaj laboristoj de Ĉeftjumennaftogaso kontentigis siajn bezonojn pri loĝejoj kaj infanĝardenoj, kio estis ege malofta afero[1].
La konstruado de la urbo okazis haste, oni akcentis gasproduktadon dum sociala infrastrukturo estis neglektata. En la 1960-aj estro de la trusto Ŝaimgazstroj (Ŝaimgaskonstruado) Vasilij Ĉerniŝjov konstruigis mezlernejon, klubon kaj pliajn socialajn objektojn sen oficiala permeso, uzante resursojn ŝparitajn dum konstruado de industriaj objektoj. Lernejaj instruistoj estis ricevantaj salajrojn kvazaŭ stukistoj, ŝoforoj ktp, do kunlaborantoj de Ŝaimgazstroj. Malgraŭ oficialaj riproĉoj de kontrolkomisionoj, la lernejo, klubo ktp estis oficiale akceptitaj post solena inaŭguro de nafta objekto, okazinta en "kontraŭleĝa" klubo[2].
Sed en la 1970-aj jaroj la trusto Ŝaimgazstroj (Ŝaimgaskonstruado), la administracio de borado kaj aliaj ŝlosilaj organizoj forlasis la urbon kaj ĝia evoluo draste malrapidiĝis. En 1979 ĝi estis la sola urbo en la norda parto de Tjumena provinco, kiu ne havis aviokurejon kun firma surfaco[3].
Oni planis konstrui ĝis la urbo fervojon, sed poste rezignis je tio[4].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 180. ISBN = 5-93020-118-2.
- ↑ Буров, Ю. Ф.. (1981) Окна на северную сторону (ruse), p. 16–19. ISBN =.
- ↑ (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 348. ISBN = 5-93020-118-2.
- ↑ (2002) С. Д. Великопольский, Ю. И. Переплеткин: Сердца трех: Книга воспоминаний о Феликсе Григорьевиче Аржанове, Мидхате Назифулловиче Сафиуллине и Александре Николаевиче Филимонове (ruse), p. 246. ISBN = 5-93020-135-8.




