Urba municipo Ljubljano
Urba municipo Ljubljano | |||
---|---|---|---|
urba municipo de Slovenio dua-nivela administra teritoria unuo vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Slovenio | ||
Regiono | regiono - | ||
Poŝtkodo | 1000 • 1005 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 296 228 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 1 077 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 3′ N, 14° 31′ O (mapo)46.054414.5087Koordinatoj: 46° 3′ N, 14° 31′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 299 m [+] | ||
Areo | 275 km² (27 500 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo City Municipality of Ljubljana [+] | |||
La Urba municipo Ljubljano, slovene Mestna občina Ljubljana, estas unu el 212 municipoj en la eŭropa lando Slovenio kaj unu el 11 urbaj municipoj de la lando. Ĝi situas en la regiono Osrednjeslovenska. La municipo enhavas 38 komunumojn kaj ĝia areo estas 275 km². Komence de 2016 tie loĝis 288 307 homoj, kaj laŭ la stato de 2023 en ĝi vivis 296 228 loĝantoj, kio rezultigas loĝdenson de 1 077 loĝantoj/km². La administra centro estas la urbo de Ljubljano, la ĉefurbo de Slovenio.
Loko, priskribo
[redakti | redakti fonton]Urbo municipo de Ljubljano situas en la centra parto de la lando, en la valo formita de la rivero Sava kaj lia alfluanto la rivero Ljubljanica. La areo estas ĉefe plata, precipe en la sudorienta parto. En la sudoriento kaj nordokcidento estas montetoj. La alteco estas de ĉirkaŭ 260 m ĝis preskaŭ 810 m.
Apudaj komunumoj estas: Občina Vodice, Občina Mengeš kaj Občina Trzin en la nordo, Občina Domžale kaj Občina Dol proksime de Ljubljano en la nordoriento, Občina Litija kaj Občina Šmartno proksime de Litija en la oriento, Občina Ivančna Gorica kaj Občina Grosuplje en la sudoriento, Občina Škofljica kaj Občina Ig en la sudo, Občina Brezovica en la sudokcidento kaj Občina Dobrova-Polhov Gradec kaj Občina Medvode okcidente.
Konsisto
[redakti | redakti fonton]La urba municipo konsistas el 38 loĝlokoj aŭ urbodistriktoj: Besnica, Brezje pri Lipoglavu, Dolgo Brdo, Dvor, Češnjica, Črna vas, Gabrje pri Jančah, Gunclje, Janče, Javor, Lipe, Ljubljano (Ljubljana), Mali Lipoglav, Mali Vrh pri Prežganju, Malo Trebeljevo, Medno, Pance, Podgrad, Podlipoglav, Podmolnik, Prežganje, Ravno Brdo, Rašica, Repče, Sadinja vas, Selo pri Pancah, Spodnje Gameljne, Srednje Gameljne, Stanežiče, Šentpavel, Toško Čelo, Tuji Grm, Veliki Lipoglav, Veliko Trebeljevo, Vnajnarje, Volavlje, Zagradišče, Zgornja Besnica, Zgornje Gameljne.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Mestna občina Ljubljana en la slovena Vikipedio.