Urba municipo Ljubljana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Urba municipo de Ljubljana)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Urba municipo Ljubljana
Ayuntamiento, Liubliana, Eslovenia, 2017-04-14, DD 41-43 HDR.jpg
Administrado
Poŝtkodo 1000 [+]
Retpaĝaro www.ljubljana.si [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 46° 3′ N, 14° 31′ O46.054414.5087Koordinatoj: 46° 3′ N, 14° 31′ O [+]
Alto 299 m [+]
Areo 275 km² (27 500 ha) [+]
Situo de Urba municipo Ljubljana
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo City Municipality of Ljubljana [+]
Information icon.svg
vdr
La emblemo de Ljubljana
Urba municipo de Ljubljana

Urba municipo de Ljubljana estas unu el 11 slovenaj urbo-komunumoj. Ĝi estas ankaŭ unu el 212 komunumoj en Slovenujo. Ĝi situas en la Regiono Osrednjeslovenska. La municipo enhavas 38 komunumojn kaj ĝia areo estas 275 km². Komence de 2016 tie loĝis 288 307 homoj. La administra centro estas la urbo de Ljubljana, la ĉefurbo de Slovenujo.

Loko, priskribo[redakti | redakti fonton]

Urbo municipo de Ljubljana situas en la centra parto de la lando, en la valo formita de la rivero Sava kaj lia alfluanto la rivero Ljubljanica. La areo estas ĉefe plata, precipe en la sudorienta parto. En la sudoriento kaj nordokcidento estas montetoj. La alteco estas de ĉirkaŭ 260 m ĝis preskaŭ 810 m.

Apudaj komunumoj estas: Občina Vodice, Občina Mengeš kaj Občina Trzin en la nordo, Občina Domžale kaj Občina Dol proksime de Ljubljani en la nordoriento, Občina Litija kaj Občina Šmartno proksime de Litija en la oriento, Občina Ivančna Gorica kaj Občina Grosuplje en la sudoriento, Občina Škofljica kaj Občina Ig en la sudo, Občina Brezovica en la sudokcidento kaj Občina Dobrova-Polhov Gradec kaj Občina Medvode okcidente.

Komunumoj[redakti | redakti fonton]

La municipo konsistas el 38 vilaĝoj: Besnica, Brezje pri Lipoglavu, Dolgo Brdo, Dvor, Češnjica, Črna vas, Gabrje pri Jančah, Gunclje, Janče, Javor, Lipe, Ljubljana, Mali Lipoglav, Mali Vrh pri Prežganju, Malo Trebeljevo, Medno, Pance, Podgrad, Podlipoglav, Podmolnik, Prežganje, Ravno Brdo, Rašica, Repče, Sadinja vas, Selo pri Pancah, Spodnje Gameljne, Srednje Gameljne, Stanežiče, Šentpavel, Toško Čelo, Tuji Grm, Veliki Lipoglav, Veliko Trebeljevo, Vnajnarje, Volavlje, Zagradišče, Zgornja Besnica, Zgornje Gameljne.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Mestna občina Ljubljana en la slovena Vikipedio.