Urbodomo de Donostio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Urbodomo, antikva kazino de la urbo

La Urbodomo de Donostio estas la institucio kiu regas la urbon Donostio (Hispanio). Ĝiaj dependaĵoj sidejas en la antikva kazino de la urbo, ĉe la Golfeto de La Konko. La konstruaĵo konstruiĝis en 1887 en la Ĝardeno Alderdi-Eder de Donostio. Al ĝia inaŭguro ĉeestis unuafoje la reĝino Maria Kristina de Habsburgo. Pro malpermeso je ludado oni malfermis la kazinon en 1924.

La 14-an de aprilo 1928 oni interkonsentis malfermi ĝin kiel Turisman Centron. Pli malfrue oni translokis tiun konstruaĵon al la apuda Hotelo Maria Kristina.

La 20-an de januaro 1945 la urbodomo estis translokita ĉi tien. La arkitektoj Alday kaj Arizmendi modifis la komencan projekton en 1943 kaj transformis la kazinon al urbodomo. Antaŭe ĝi troviĝis en konstruaĵo en la Placo de la Konstitucio (Malnova Urboparto), nuna sidejo de la Municipa Biblioteko.


Eksteraj ligiloj