Urbodomo de Hildburghausen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Urbodomo de Hildburghausen
urbodomo
muzeobiblioteko [+]

LandoGermanio
RegionoTuringio
SituoHildburghausen
- koordinatoj50° 25′ 33″ N, 10° 43′ 48″ O (mapo)50.42596110.729943Koordinatoj: 50° 25′ 33″ N, 10° 43′ 48″ O (mapo)

Urbodomo de Hildburghausen (Turingio)
Urbodomo de Hildburghausen (Turingio)
DEC
Urbodomo de Hildburghausen
Urbodomo de Hildburghausen
Lokigo de Turingio en Germanio
Map
Urbodomo de Hildburghausen

Vikimedia Komunejo:  Rathaus Hildburghausen [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
La belega urbodomo en Hildburghausen

La Urbodomo de Hildburghausen estas ŝajne la plej malnova konstruaĵo en la eksa rezideja urbo Hildburghausen, Germanio. Ĝi troviĝas rande de la centra bazarplaco.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝi konstruitis en 1395 kaj funkciis kiel konsilantara kaj - almenaŭ mallongan tempon - komerca ejo (pano- kaj viandovendado). La antaŭula konstruaĵo ŝtona, mezepoka burgo, estis forbrulita. Fera ulno memorigas onin pri la iam plej grava metio en la urbo, la tukfabrikado. Teretaĝe oni ankoraŭ vidas restojn de la gotika konstruaĵo.

Post grandaj damaĝoj per uragano en la jaro 1572, la urbodomo novkonstruitis renesancstile en 1595, kun ŝtuparturo, bulba tegmento kaj ronda spajro. De tiam ĝi restis kvazaŭ neŝanĝita. Dum la 1970-aj jaroj ĝi portas verdan murfarbon. Turgvatistoj posedis loĝejon ene de la urbodomo ĝis la 1919-a jaro.

Hodiaŭaj funkcioj[redakti | redakti fonton]

La fortimpresa ejo en la nordorienta angulo de la bazarplaco gastigas nuntempe ankaŭ la Urban kaj distriktan bibliotekon "Joseph Meyer", la turisman informagentejon kaj geedzigsalonon. Daŭra ekspozicio informas pri la domohistorio troviĝante en la iama loĝejo de la turisto.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Informoj sur turisma paĝaro tutturingia

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]