Ursoparko alternativa Worbis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Skulptaĵo ĉe la Ursoparko

La Alternativa ursoparko Worbis (germane: Alternativer Bärenpark Worbis) troviĝas en Worbis, Germanio, Duderstädter Straße 36a.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La teritorio malfermiĝis en 1959 en iama distrikta ĉefurbo kaj ofertas hodiaŭ al ursoj, lupoj kaj aliaj bestoj vivon similigitan al naturaj vivomedioj. Post kiam oni vendis en 1995 la tuton fare de la urbo pro financaj kialoj grupo da bestoprotektemuloj kandidatis kun la celo starigi la unuan alternativan ursoparkon en tuta Germanlando. Ektenadis la tuton en la 15.4.1996 la societo Aktion Bärenhilfswerk e.V..

En 1997 faritis la unua tranĉo per la ŝpato por la unua liberaera ursozono centreŭropa sur 7000 kvadrataj metroj. Baldaŭ poste venis tri ursoj. Hodiaŭ al Worbis oni venigas de ĉie ajn endanĝerigitajn ursojn, ekz. el cirkoj malmodernaj. La teritorio kreskis je pli ol 40.000 kvadrataj metroj. Krom ursoj ankaŭ lupoj gastas tie ĉi.

En 2004 kreitis fondaĵo Stiftung für Bären; kune kun la grupo Aktion Bärenhilswerk ili agordas kaj kunordigas la diversajn helpofertojn. Por la helpo la aktivuloj ricevis en 2001 la premion Thüringer Tierschutzpreis kaj en 2006 la premion Hessischer Tierschutzpreis.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]