Uzanto:RG72/Provejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Neduuma persono el Svislando venkis en Eŭrovido-Kantokonkurso 2024

Jill Biden en la usona militbazo N 101. Niameo, Niĝero. La 22-a de julio 2016.

12-a de majo 2024 Ŝablono:Eŭropo

La 11-an de majo estis anoncitaj rezultoj de la finalo de la Eŭrovido-Kantokonkurso 2024. La unuan lokon okupis artisto Nemo el Svislando kun kanto The Code pri malfacila vivo de neduumaj personoj, al kiuj li mem apartenas. La duan lokon okupis kantisto Baby Lasagna (naskonomo: Marko Purišić) el Kroatio kun kanto "Rim Tim Tagi Dim". La trian lokon gajnis dueto el Ukrainio, nominta sin alyona alyona & Jerry Heil kun kanto "Teresa & Maria". Ĉiuj kantis angle.

La konkurso okazis en la urbo Malmö (Svedio). La unua duonfinalo okazis la 7-an de majo, la dua — la 9-an kaj la granda finalo okazis la 11-an de majo.

Sume estis prezentitaj 25 kantoj. Opinisondo en la retejo de la konkurso montris ke 16% de la voĉdonintoj atendis la venkon de Kroatio, po 11% prognozis ĝin por Svislando kaj Israelo, 6% kredis je la venko de Italio, kaj nur 5% konsideris la plej aprezinda dueton el Ukrainio. Tamen gajnis Svislando, kies artistoj jam okupis la unuan lokon en tiu ĉi konkurso dufoje — en 1956 (tiam kantis Lys Assia) kaj 1988, kiam Svislandon reprezentis Celine Dion. En 1995, 1999, 2001 kaj 2003 la lando ne partoprenis la konkurson pro malbonaj rezultoj de la antaŭaj jaroj, kiel tion postulis tiamaj reguloj. En la 21-a jarcento tio estas la kvara fojo kiam Svislando eniras la dekon la plej aprezataj partoprenintoj de la finalo.

La konkurson akompanis pluraj skandaloj, plejparte neniel rilataj al arta valoro de la kantoj, do oni jam nomis ĝin la plej tumulta en la historio. En la tago de la finalo ekzekutiva direktoro Martin Österdahl informis ke la ĵurio decidis ekskludi konkursanton Joost Klein el Nederlando, al kio publiko reagis per laŭta fajfado.

Nemo el Bielo[redakti | redakti fonton]

La venkinta kanto The Code rakontas pri komplika vojo de neduumulo al malkovro de sia identeco kaj ĝia akcepto, komparante ĉion ĉi al la duuma komputila kodo. La kantisto, kies plena origina nomo estas Nemo Mettler, naskiĝis en 1999 en la dulingva (germana-franca) urbeto Bielo kieel biologia viro. De infanaĝo li ludis violon, pianon kaj tamburojn. En 2015 li eldonis albumon Clownfisch, kiu okupis la 95-an lokon en naciaj furorlistoj, kaj en 2016 li subite famiĝis danke al radia programo SRF Virus (#Cypher), kiu rapide populariĝis en sociaj retoj. En 2017 li eldonis la kanton Du, okupinta la kvaran lokon en Svislando. En la dua sezono de la programo La maskitaj kantistoj de Svislando en 2021–2022 li kantis sub la masko de pando kaj okupis la kvinan lokon. Ekde 2020 li verkas ankaŭ por aliaj artistoj kaj kantas en la angla. Liaj verkoj estas grandparte dediĉitaj al la genra identeco, mensa sano kaj serĉado de sia loko en la mondo. Sur la konkursa scenejo li prezentis sin en mallonga jupo kaj oranĝa tula ĵaketo.

Nemo iĝis la tria GLAT-persono, venkinta en la Eŭrovido — post Dana International el Israelo (1998) kaj Conchita Wurst el Aŭstrio (2014).

De pluvo al uragano[redakti | redakti fonton]

La saman malaprobon alfrontis informoj pri rezultoj de Eden Golan el Israelo, ricevinta nur 338 poentojn, pro kio ĝi okupis la kvinan lokon, tuj post Francio, ricevinta 445 poentojn. Israela kantistino Eden Golan prezentis la kanton "Hurricane", kies origina titolo "October Rain" aludis al la atako de Hamaso, okazinta en oktobro 2023. La kanto alfrontis kritikon de la ĵurio, ĉar politika enhavo estas malpermesita de la konkursaj reguloj. Tamen post ŝanĝo de la titolo kaj ioma korekto de la teksto, la kanto estis akceptita. Israelo troviĝas en Azio, tamen partoprenas la konkurson ekde 1973.

Pli frue polico forpelis el la eventejo Malmö Arena, kie okazis la finalo, kelkmil por-Palestinajn protestantojn kiuj svingis la flagojn de Palestino kaj ĉantis "Liberigu Palestinon". Inter ili estis la iam fama ekologia aktivulino Greta Thunberg, lastatempe partoprenanta ankaŭ protestojn kontraŭ operaco de israela armeo en Gaza-Sektoro, mortiginta jam pli ol 35 mil palestinanojn, el kiuj duono estis infanoj. La protestantoj postulis ekskludon de Israelo el la konkurso, memorigante ke Rusio estis ekskludita en 2022 ĝuste pro akuzoj pri milita agreso. Ĉirkaŭ 30 aktivuloj estis detenitaj de polico.

Kelkajn tagojn pli frue, antaŭ la duonfinalo, konkursantino el Irlando, uzanta scenejan nomon Bambie Thug, estis devigita forigi de sur sia vizaĝo ŝminkaĵon, kiu inkluzivivs la vortojn "pafĉesigo" kaj "liberecon por Palestino", skribitajn en ogamo, mezepoka irlanda alfabeto. Tamen ŝi protestis antaŭ amaskomunikiloj kontraŭ partopreno de Israelo en la konkurso, parolante kun la simbola palestina kaptuko kufijo surkape.

Slimane el Francio deklaris de sur scenejo ke kiam li estiss infano, li revis pri artista kariero kaj ebleco "kanti por paco". Kantistino iolanda el Portugalio aperis sur la scenejo kun ungoj, ŝminkitaj je koloroj de kufijo kaj antaŭ ol foriri kriis "paco venkos!".

Membroj de la ĵurio ankaŭ foje esprimis sian malkonsenton pri la partopreno de la lando, akuzata je militkrimoj kaj krimoj kontraŭ la homaro. Alessandra Mele el Norvegio, kiu mem partoprenis la konkurson antaŭjare, rekte nomis kaŭzo de sia foriro "genocidon" en Gazao, dum Käärijä el Finnlando, prezentinta antaŭ jare kanton "Cha Cha Cha", nur diris ke "ŝi ne konsideras ĝusta afero" anonci la poentojn en tiaj cirkonstancoj.

Dum la konkursa semajno Eden Golan kaj la aliaj delegacianoj ĉie estis eskortataj de gardistoj.

Ne venkita, sed ekskludita[redakti | redakti fonton]

Mallonge antaŭ komenco de la finala koncerto la ĵurio informis pri ekskludo de Joost Klein, kantisto el Nederlando, kies venko estis plej ofte prognozata. Kiel kaŭzo estis nomita plendo de virino el filma skipo, laborinta ĉe la duonfilano. Oni ne klarigis kio okazis dum la raportita "incidento". La 26-jara kantisto el Frislando famiĝis en Jutubo. Lia kanto "Europapa" en la nederlanda, germana, itala kaj angla, prezentas mesaĝon de knabo al sia patro rakontis pri lia vagado tra Eŭropo. Rilata video montras "eŭropan hejmon" en flamoj. Tio estas la unua kanto referencanta al Eŭropa Unio post "Insieme: 1992", en kiu Toto Cotugno aludis al la Traktato de Mastriĥto, subskribita tiujare.

Dum gazetara konferenco li malkaŝe oponis la partoprenon de Israelo kaj la por-palestinaj aktivuloj marŝis kun afiŝoj "12 poentojn por Joost Klein", pro kio iuj konsideras lian forigon politike motivita. La nederlanda televidkompanio AVROTROS esprimis profundan ŝokon kaj bedaŭron pri tiel severa decido. Ĝia deklaro atentigis ke Joost Klein haste marŝis de sur scenejo al sia ĉambro kaj klare diris ke li ne deziras esti filmata, sed la plendantino ignoris lian postulon. Tamen li nur faris geston direkte al ŝi, sen tuŝi ŝin. Sveda polico konfirmis ke ĝia enketado ne temas pri "fizika aŭ seksa perforto". Tamen la ĵurio diris ke ĝi sekvas "nul-tolereman politikon kontraŭ malĝusta konduto" kaj ne ŝanĝis sian decidon.

Unuan fojon okazas ke la partoprenanto estas ekskludita el la konkurso post komenco de la finalo.


Fontoj[redakti | redakti fonton]


Ŝablono:Komentu Ŝablono:Interkonaj retejoj Ŝablono:Publikigita


rusa[redakti | redakti fonton]

Verbo I[redakti | redakti fonton]

Prefikso: за-; radiko: -кап-, sufikso , vera finaĵo -ть.

Ŝablono:Vortospeco[redakti | redakti fonton]

Ŝablono:Konjugacioj ru

Verbo perfektiva, transitiva, tipo de konjugacio laŭ A. Zaliznjak — 1a. Respektiva perfektiva verbo — накапать.

Ŝablono:Signifologiaj ecoj[redakti | redakti fonton]

Ŝablono:Signifoj[redakti | redakti fonton]

Ginekologia tampono].
Ŝablono:S1 traflui pogute, guti tra io.
  • En nebuliĝintajn, roskovritajn fenestrokadrojn tragutis iom da lumo, kiam Aleŝa vekiĝis. I. V. Jevdokimov. Sonoriloj. 1925.
  • Malĝojo tragutis en la koron de Kenka. I. V. Jevdokimov. Siverko. 1925.
Ŝablono:S2 pasigi iun tempon gutigante.
  • Kaj se sekco estas pli vasta, ampolon gutigi eblas... Ludmila Ulickaja. Kazo de Kukockij [Vojaĝo al la sepa mondoparto] // "Nova mondo". 2000.
  • En akcepta fako post meznokto oni gutigis pliajn naŭ aŭ dekdu botelojn-gutigilojn, mi provis kalkuli, sed jen konfuzis, jen iom dormis. Aleksej Ĉerepanov. Vidanguloj // "Volgo". 2009.
  • Hejme mi gutigis ĉion necesan, kvankam laŭorde ne decas ĉion ĉi gutigi hejme. Tatjana Solomatina. Akuŝistino. Blagoj. 2009.
  • Hejme mi gutigis ĉion necesan, kvankam laŭorde ne decas ĉion ĉi gutigi hejme. Tatjana Solomatina. Akuŝistino. Blagoj. 2009.

Ŝablono:Derivaĵoj[redakti | redakti fonton]

[1]

Ŝablono:Parencvortoj

( <[[lingvo {{{2}}}|{{{2}}}]]: )?[redakti | redakti fonton]

Ŝablono:E/капать

Ŝablono:Anagramoj[redakti | redakti fonton]




Вышиба́ла [Elĵetisto]

Noktoklubo[redakti | redakti fonton]

Se vi iras al ночной клуб (noktoklubo), ĉe la pordoj vin plej verŝajne renkontos охранник (gardisto), kiu fakte estas elĵetisto. Lia tasko estas kontroli, ke en la klubon ne penetru homoj kiuj povus kaŭzi problemojn — jam ekstreme ebriaj, en malbelaj aŭ malpuraj vestoj, kun armiloj ktp. Krome ili zorgas ke neniu alportu manĝaĵojn kaj trinkaĵojn kaj konsumu nur varojn aĉetitajn surloke.

Okazos jena konversacio:

— Добрый вечер! Поднимите руки, пожалуйста (Bonan vesperon! Bonvolu levi la manojn [por pripalpado]). Откройте сумочку, пожалуйста (Bonvolu malfermi la saketon). Оружие, газовые баллончики имеются? (Ĉu vi havas armilojn, gasbaloneton?)

— Оружия нет, только баллончик (La armilojn ne, sole gasbaloneton).

— Вы должны оставить его здесь. После вам его отдадут (Vi devas lasi ĝin ĉi tie. Oni redonos ĝin al vi poste).

— У меня бутылка воды в сумке (Mi havas akvobotelon en la sako).

— Её тоже нужно оставить у администратора (Ankaŭ ĝin bonvolu lasi ĉe administranto). Проходите, приятного вечера! (Eniru, agrablan vesperon!)

Poste vin renkontos администратор (administranto), kiu metos sur vian manon paperan браслет (braceleto) kaj prenos vian входная плата (enirpago). Poste официант (kelnero) kondukos vin al via tablo. Memoru ke fumado en la noktokluboj ankaŭ estas malpermesita. Oni rajtas fumi nur ekstere aŭ en specialaj fumejoj, kutime plenŝtopitaj. Plejparton de vortoj rilataj al tiaj lokoj vi rekonos sentraduke, ĉar temas pri anglaĵoj. Kelkaj necesaĵoj: танцпол (dancejo), ведущий (animacianto), танцовщица (danicstino), танцор (dancisto), танец (danco), сцена (scenejo), микрофон (mikrofono), розыгрыш (mistifiko aŭ disdonado de premioj), приз (premio), конкурс (konkurso).